Vizitu Forumon

Unuafoja vestoŝanĝo

(GMT+08:00) 2010-05-22 17:20:26

Laŭ la temo "Hejmloko", la ĥoro "Bunt-kolora Hulunbeier" selektis stepajn kantojn, kiuj admiras la hejmlokon, familianan amon kaj la naturon, alportos pli ol 20 brilajn programojn al Monda Ekspozicio. Por perfekta efiko, la infanoj devas multfoje ŝanĝi vestojn inter prezentoj, necesas minimume 3 kompletoj da vestoj, kaj iuj infanoj devas ŝanĝi 5 kompletojn, sed la vesto-ŝanĝa tempo estas nur 5 ĝis 6 minutoj. Por infanoj, kiuj aĝas de 5 ĝis 12 jaroj, tio ne estas facila. Precipe por knabinoj, vestoj estas plej komplikaj, vestoj, ĉapoj, ŝuoj, ŝtrumpoj, ornamaĵoj kaj tiel plu tute devas esti ŝanĝitaj. La vestoj estis desegnataj laŭ naciecaj trajtoj, tial la akordigo estas tre rigora.

Dum la unuafoja vestoŝanĝo, ne ekzistis hokoj en kuliso, ĉiuj vestoj nur estis portempe metataj sur tabloj. Pli aĝaj geknaboj havas proprajn metodojn, ili ofte kaj malligis butonojn kaj kuris al la kuliso, kaj atinginte la kulison, la butonoj jam estis malligataj. Por infanoj, kiuj aĝas 5 ĝis 6 jarojn, tio estas tre komplika afero.

Kuro tien kaj reen, demandoj "Kie miaj ŝuoj?" "Kie mia ĉapo?" kaj malordaj vestoj, ŝuoj kaj ŝtrumpoj, jen estas la unuafoja vestoŝanĝo.

Poste, oni instalis hokojn, kaj posedante spertojn, la infanoj laŭgrade akordiĝis al la intensa ritmo, kaj vestoŝanĝo fariĝis orda.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto