Vizitu Forumon

Duobla ĝojo de usonano Will en Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-25 16:08:48

En la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, gustumi tipajn diverslandajn manĝaĵojn estas granda plezuro de vojaĝantoj al la ekspozicio. Usonano Andrew Will estas direktoro de iu japana restoracio en la Ekspozicia Zono. Post inaŭguro de la ekspozicio, lia restoracio akceptas multajn vojaĝantojn ĉiutage. Krom la varma entreprenado de la restoracio, Andrew Will, kiu vendas japanan manĝaĵon en Ĉinio, trovis alian ĝojon en la ekspozicio.

Mi rimarkis Andrew Will en iu tagmezo. Hazarde falis la ŝuo de iu bebo antaŭ la enirejo de la japana restoracio de Will kaj li gasteme prenis la ŝuon kaj persone helpis la bebon surmeti ĝin. Kvankam li estis mallerta en tiu afero, tamen li persisteme klopodis kaj finfine sukcesis. Tiu bildo estas tre kortuŝa kaj plenas de varmeco. Tiam pluvetis, Will staris ĉe pordo de la restoracio kaj invitis la pasantajn vojaĝantojn en la restoracion. Lia restoracio troviĝas en la dua etaĝo apud iu itala kafejo. Do Will ofte bonvenigas klientojn ĉe enirejo de la restoracio, por ke vojaĝantoj ne preterpasu la restoracion.

"La ekspozicio estas tre bona. La pavilonoj altiras multajn homojn. Tamen mi iom timas, ke ili ne povas trovi mian restoracion, ĉar ĝi troviĝas en la dua etaĝo.

Fakte en manĝtempo, klientoj viciĝas antaŭ la pordo de la restoracio de Will. Will tre ŝatas babili kun klientoj en la restoracio kaj li ofte ĉine babilas kun pasantaj vojaĝantoj. Ĉar li opinias, ke per tio li povas plibonigi servon de la restoracio, informiĝi pri novaĵoj en la Ekspozicia Zono kaj ankaŭ sin ekzerci en la ĉina lingvo. Tamen, lia plej granda ĝojo venas de vizito al ŝtataj pavilonoj en libera tempo. Nun mi invitas lin rekomendi la plej vizitindan pavilonon en la ekspozicio.

"Mi jam vizitis multajn ŝtatajn pavilonojn, kiaj la usona, brita, germana, meksikia kaj ĉilia. Mi aparte rekomendas la Germanan Pavilonon. Ĉar ĝia dezajno estas ege mirinda, ili montras la koncepton pri urbo per interesa interaga maniero kaj samtempe prezentas sian landon. Estas inde viziti. Krome, la Kanada Pavilono estas vizidinda. Mi tre ŝatas efikon en ĝia interno. Ankaŭ la Ĉilia Pavilono estas tre interesa. "

Parolante pri lia plano en la Monda Ekspozicio, Will senhezite diris:

"Mi certe vizitos plu aliajn pavilonojn, estas plej bone viziti ĉiujn. Plej grave estas signi la Ekspozician Pasporton per stampoj de ĉiuj pavilonoj."

Same kiel Andrew Will, ĉiuj ĝuas sian propran ĝojon en la Ekspozicia Zono, kaj sian propran ekspozicion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto