Vizitu Forumon

Kolektistoj en ekspozicia zono

(GMT+08:00) 2010-05-28 18:37:25

En la zono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, troviĝas tiaj homoj, kiuj ludas diversajn rolojn. Iuj el ili estas turistoj. Iuj estas volontuloj aŭ laborantoj. Tamen ili havas komunan hobion---kolektado. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi kelkajn kolektistojn en la ekspozicia zono.

Zhang Jue, ŝanhajanino, estas studentino. En la 3-a tago post malfermo de la ekspozicio, ŝi kaj ŝiaj samklasanoj kune vizitis la ekspozician zonon. Tiam ili eniris en la ekspozician zonon matene kaj eliris je la 11-a horo vespere. Ili vizitis ĉiujn pavilonojn de la eŭropa regiono. Kvankam la vizitado estis laciga, sed ĝojiga. Post pli ol 20 tagoj Zhang Jue refoje iris al la ekspozicia zono por plenumi iun taskon. Kio estas la tasko? Zhang Jue diris al raportisto manprenante kelkajn ekspoziciajn pasportojn,

"Mi refoje venis al la ekspozicia zono por tiuj pasportoj. En mia unua vizitado, la pasportoj estis forvenditaj. Ĉi-foje mi feliĉe gajnis la pasportojn, do mi venis por sigeligi ilin."

Zhang Jue malfermis la pli ol dek pasportojn, sur kiuj troviĝas memorsigeloj de Usona Pavilono kaj Meksikia Pavilono. Menciante pri la nombro de la pasportoj Zhang Jue diris,

"Ankaŭ mia samklasano havas pli ol dek pasportojn. Ni sigeligis la pasportojn por niaj samklasanoj kaj amikoj. Mi certe plue venos al la ekspozicia zono akonpanante miajn gepatrojn kaj amaton. Mi donacos la pasporton al patrino de mia amato por ke ŝi sentu la etoson de Ŝanhaja Monda Ekspozicio."

Fakte estas multaj homoj same al Zhang Jue. Ili absorbiĝas al kolektado de diversaj ekspoziciaj pasportoj kaj kuris inter multaj pavilonoj por kolekti la sigelojn de pli multaj pavilonoj. En speciala vendejo de produktaĵoj pri la ekspozicio, estas oftege videblaj la homoj aĉetantaj ekspoziciajn pasportojn.

 

Dum la ekspozicio, ne nur la Kunordiga Buroo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio desegnis kunrajtajn memoraĵojn, sed ankaŭ ĉiuj pavilonoj havas diversajn memoraĵojn kun siaj trajtoj. Inter ili insignoj estas plej bonvenigataj pro ĝiaj prezo kaj oportuneco. Laborantoj kaj volontuloj de iuj pavilonoj tre ŝatas interŝanĝi la insignojn por memori al Ŝanhaja Monda Ekspozicio. He Shan, veninta el Ŝanhaja Profesia Lernejo, estas unu el ili. Sur la bendo de ŝia laborkarto, estas multaj koloraj insignoj. He Shan povas rememori la rakonton de ĉiuj insignoj.

"Tio estas insigno de Tajlanda Pavilono. Kaj tio estas insigno de la usona. Tamen mi plej ŝatas tiun serion de insignoj, ĉar la ciferoj sur la insignoj prezentas diversajn laborojn de volontuloj. Ekzemple mi laboras en speciala aŭtobuso ĉiutage, do mia cifero estas kvin. Tio povas atesti la mian volontulan karieron."

En tiuj kolektistoj, junulo F Nicolas el Bolivio estas iomete malsama. Li kolektas liajn nomojn.

 

La ĉefa laboro de Nicolas en ekspozicia zono estas vendado de boliviaj metiartaĵoj en Koalicia Pavilono de Meza Ameriko. Lastatempe por ke la turistoj plibone konu la boliviajn metiartaĵojn li invitis ĉinan volontulinon Zhang Ting helpi lin. En libertempo, Nicolas lernas de Zhang Ting ĉinajn ideografiaĵojn.

"Saluton, tio estas mia nomo Nicolas."

Nicolas serioze skribis sian nomon kaj fiere prezentis ĝin al liaj kolegoj. Li diris al raportisto,

"Mi volas scii, kiel oni skribas mian nomon per fremdlandaj ideografiaĵoj. Mi scipovas skribi ĝin per korearespublikajn ideografiaĵojn.Ĉar mi devas labori ĉiutage, do mi vizitis nur kelkajn amerikajn pavilonojn. Estas tre bela la ĉilia pavilono. Se mi havos tempon, mi iros al Ĉina Pavilono. Ĉar ĝi estas plej elstara pavilono en la ekspozicia zono."

Nun kiam venis fremdlandaj turistoj, Nicolas kaj konigis la boliviajn metiartaĵojn kaj petis, ke la turistoj skribu la nomon Nicolas per iliaj lingvoj. Nicolas esperas kolekti pluajn nomojn skribitajn per fremdlandaj ideografiaĵoj.

En Ŝanhaja Monda Ekspozicio, oni kolektis sigelojn, insignojn aŭ subskribojn. Ili kolektis memoron pri la ekspozicio per specialaj manieroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto