Vizitu Forumon

Kulturaj senditoj en mongola aktivada semajno

(GMT+08:00) 2010-05-28 19:00:12
 

Nun en ekspozicia zono, funkcias mongoala aktivada semajno, kiu temas pri "stepa civilizacio en urba disvolvo", aktoroj de infana ĥoro "Bunt-kolora Hulunbeier" el mongola stepo fariĝis brila vidondaĵo de la aktivada semajno.

La infanoj portas feltajn ĉapojn, vestojn de la mongola nacieca stilo, kaj la koloroj estas ruĝaj, bluaj, orflavaj kaj tiel plu, kaj ili portas rajbotojn faritajn el felo. Ili kondukis unu al la alia je la mano kaj marŝis laŭvice, estas tre atentataj. "Kie vi venas?" "Kiom da jarojn vi aĝas?" kaj "Kion vi celas en la zono?" vizitantoj kaj demandis kaj fotis ilin. Kaj la vizitantoj, kiuj aŭdis iliajn kantojn, esprimis laŭdon kaj amon al ili.

William Cook el Skotlando diris al raportistino.

"Iliaj kantoj sendis al mi stepan buntkoloran kulturon. Mi ŝatas ilin, ili estas kulturaj senditoj."

La infana ĥoro "Bunt-kolora Hulunbeier" fondiĝis en 2007, estas la ĉina unua infana ĥoro, konsistanta el naciminoritataj infanoj. La 42 ĥoranoj devenas respektive el naciecoj Evenkio, Oroĉjuno, Dauro kaj Mongolo, la plej juna aĝas nur 5 jarojn, kaj la plej aĝa 12 jarojn. Plej multaj infanoj unuafoje venis al Ŝanhajo, alportante stepan kulturon al la mondo, ili samtempe sentis Ŝanhajon, la grandan urbon.

Antaŭ ol veno, 12-jaraĝa knabino Gobir aparte aĉetis fotografilon por la Monda Ekspozicio kaj celas registri ĉion, kion ŝi vidis. Ŝi diris:

"Ĉie estas domegoj en Ŝanhajo, ne ekzistas granda libera spaco."

11-jaraĝa knabo Baljiin havas profundan impreson pri sia unuafoja trapasigo de trotuaro. Li diris:

"En Ŝanhajo, nombro da homoj ĉe la du flankoj de vojo samtempe trapasigis trotuaron, tiel multaj homoj, kiel batalo."

Li ankaŭ interesiĝis pri bongustaj ŝanhajaj manĝaĵoj. Li diris al la raportistino, atinginte Ŝanhajon, li kaj liaj kompanoj kune gustumis manĝetojn, la gusto estas tre bona.

Ankaŭ divers-stilaj konstruaĵoj kaj pramŝipo de la oriento al la okcidento de rivero Huangpujiang ĝojigis la infanojn. La ĝojo samtempe dissendis al sinjorino Lina, gvidanton de la infana ĥoro. Ŝi diris:

"La temperaturo estas alta, sed la infanoj estas gajaj. Ili portas proprajn plej belajn naciec-stilajn vestojn, aparte sperto de premŝipo de la oriento al la okcidento de la rivero Huangpujiang surprizigis kaj ĝojigis ilin."

De la 24-a ĝis la 28-a de majo, tage ili sin ekzercas kaj vespere ili prezentas en la ekspozicia zono. Ili ne povas viziti la ekspozician zonon kiel aliaj vizitantoj, sed ili havas propran manieron por apreci la Mondan Ekspozicion.

"La donaco estas por mia pliaĝa frato, kaj ĉi tiu estos metata en mia hejmo. Mi ankaŭ aĉetis du belajn pakaĵojn."

En ripoza tempo, 13-jaraĝa knabino Sorgog selektis donacojn por familianoj. Ŝi selektis poŝhorloĝon, la ŝelo de la poŝhorloĝo estas bronzkolora, sur ĝi estas bildo pri ekspozicia talismano "Haibao". Kaj kelkaj knaboj, aĝantaj preskaŭ 5, 6 jarojn, prenis mapon pri la ekspozicia zono kaj komencis esplori ĝin en ripoza domo.

La infanoj el mongola granda stepo alportis stepan kulturon al la Monda Ekspozicio kaj al la mondo per modesta kanto, gaja danco kaj belaj vestoj, samtempe ili rakontos Ŝanhajon kaj la mondan ekspozicion al familianoj kaj amikoj, alportos donacojn hejmen kaj dissendos urban civilizacion al la stepo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto