Vizitu Forumon

Infanoj el ĉina stepo kaj infanoj el Afriko amikiĝis reciproke en Ŝanhaja Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-31 15:57:55


Karaj amikoj, baldaŭ venos la Internacia Infana Tago, la 1-a de junio. Hodiaŭ ni aranĝu la specialan programeron por la infana festo sub la titolo: Infanoj el ĉina stepo kaj infanoj el Afriko amikiĝis reciproke en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

"Mi nomiĝas Balajin el la mongola nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, mia hejmo situas sur la granda stepo Hulunbeier de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kie blu-bluas la ĉielo kun neĝblankaj nuboj, ĉarmas kantado de orioloj kaj pepado de hirundoj, punktiĝas ruĝaj floroj en la verda herbaro, fortikas bovoj, ŝafoj, ĉevaloj kaj kameloj.

"Mi estas Abiao el Malavio de Afriko. Mia hejmloko abundas je maizo kaj legomoj, kaj famas pro la bela Orient-afrika Grand-fenda Valo. Neniam mi vidis stepon, do mi tre volas vojaĝi tien kaj viziti la hejmon de Balajin."

Karaj amikoj, nuntempe en la zono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, troviĝas du infanaj ensembloj, kiuj faras la prezentadon en la ekspozicia zono. Unu el ili estas la ĉina infana ĥoro titolita "Bunt-kolora Hulunbeier", kiu estas la unua naciminoritata infana ĥoro de Ĉinio, kaj la alia estas element-lerneja ensemblo el la sudorient-afrika lando Malavio. La dulandaj infanoj aĝas de 5 jaroj ĝis 15, vivas en malsamaj mondpartoj, havas malsamajn haŭtkolorojn kaj parolas en malsamaj lingvoj. Antaŭe ili ne konis unu la alian, kaj neniam imagis, ke iutage ili konatiĝos en Ĉinio.

Antaŭ kelkaj tagoj, informiĝinte, ke ankaŭ samaĝaj ĉinaj infanoj, faras prezentadon en la ekspozicia zono, element-lernejanoj de Malavio estis ege emociataj, kaj ili tuj hastis al prezentejo de la ĉina infana ĥoro "Bunt-kolora Hulunbeier", sidiĝis ĉe la unua vico kaj plen-interesite spektis ilian prezentadon daŭrantan je du horoj. Pli ol 20 afrikaj infanoj absorbiĝis al samaĝuloj kantantaj sur la scenejo, kaj estas tute ravitaj de kantoj el la fora stepo.

14-jaraĝa malavia knabo Abao diris:

"Kvankam ili estas malgrand-aĝaj, tamen ili kantas bonege. Neniam antaŭe mi aŭdis tiel belan kantadon. Malgraŭ nekompreno de la tekstoj, mi tamen estas kortuŝita pro la sincera melodio. Mi deziras amikiĝi kun ili kaj invitos ilin gasti en mia hejmo."

Aprecinte la kantadon, afrikaj infanoj konis ĉinajn infanojn kaj ilian hejmlokon – stepon. Por la ĉinaj infanoj, la ridetaj vizaĝoj de afrikaj infanoj estas neforgeseblaj. 11-jaraĝa mongola knabo Balajin diris al nia raportistino, ke la unuan fojon li vid-al-vide rigardis vizaĝojn de afrikanoj, la rideto sur iliaj nigraj vizaĝoj montras la amindan honestecon. Aparte interesas lin ilia bukla hararo simila al larvoj. Kiam la ĉinaj stepaj infanoj informiĝis, ke tiuj afrikaj infanoj prezentas la ĉinan lukton Kungfu-on en la ekspozicia zono, ili apenaŭ povis sin deteni de la senprokrasta alkuro por spekti.

Sed, ĉar la prezentado de ĉinaj infanoj kaj tiu de afrikaj infanoj preskaŭ samtempe okazis, ili ne povis spekti la prezentadon de afrikaj infanoj lokale. Kion fari? Ili finfine havigis al si la bonan metodon kamerae registri la prezentadon. Vespere, tuj post finiĝo de sia prezentado, ĉinaj infanoj kolektiĝis ĉirkaŭ hotela komputilo kaj spektis la videan prezentadon de afrikaj infanoj.

Dum la spektado, 13-jaraĝa daura knabo Du Hongda de tempo al tempo admiris prezentadon de la afrikaj infanoj. Li diris, ke li ege ŝatas la ĉinan lukton Kungfu-on, kaj adoras Li Xiaolong kaj Cheng Long. Ekster lia atendo, la afrikaj kolegetoj bone mastris la ĉinan lukton Kungfu-on, precipe la fer-kapan lukt-arton. Iu afrika knabo, preskaŭ samaĝa kiel li, sin vestis per la blanka luktista uniformo surbrodita je desegno de la ĉina drako, ekprenis fer-pecon kaj forte frapis sin sur la kapo, rezulte la fer-peco disrompiĝis, sed li mem restas sendifekta. Tio vere surprizis Du Hongda. Li diris:

"Ilia prezentado estas vere brila, kaj la ĉina lukto Kungfuo ja bonega! Mi esperas, ke ili pli frue fariĝos kompetentaj luktistoj de Kungfuo kaj eĉ majstroj post la plenkreskiĝo."

Pro la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, la infanoj, kiuj milojn da kilometroj distancas unuj disde aliaj, nun renkontiĝas kune. Ili, kun preskaŭ samaj jaraĝoj, ŝatoj kaj hobioj, estas nefremdaj unuj al aliaj, kaj similaj al intimaj amikoj. Okaze de la Internacia Infana Tago, la ĉinaj stepaj infanoj sendis la festajn bondezirojn kaj ankaŭ invitojn al siaj novaj amiketoj el Afriko.

"Feliĉan infanan feston al vi ĉiuj! Ni invitas vin vojaĝi al nia hejmloko kaj gasti en nia hejmo, ni regalos vin per la dolĉa lakta teo, kaj ni kune ludu sur la pentrinda stepo."

"Venu al mia stepo, trinku laktan teon, manĝu bongustan ŝafaĵon, kaj ĝoje galopu sur la stepo."

Siaflanke, la afrikaj infanoj reciprokis tion per festaj kantoj. Ili kantas:

La Monda Ekspozicio ja similas al grandioza festivalo, ĉiutage homoj el diversaj mondpartoj ĝoje kolektiĝas ĉi tie, kaj je ĉiu momento, oni povas konatiĝi kun novaj amikoj, kiel ekzemple la ĉinaj stepaj infanoj kaj la afrikaj infanoj. Mi pensas: Kiam kaj kie en la estonteco la infanoj reintervidiĝos unuj kun aliaj? Pri tio eble ili mem ne povas certiĝi, sed la bela memoro pri ĉifoja renkontiĝo, okazinta somere de 2010 en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, Ĉinio, certe por ĉiam akompanos ilin.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto