Vizitu Forumon

Reguloj de la ludo

(GMT+08:00) 2010-06-12 18:38:06

  

La kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas tradicia Drakboata Festo de Ĉinio. En la antikva tempo ĝi estis pestoforiga tago. Antaŭ pli ol 2 200 jaroj granda poeto Qu Yuan sin dronigis en la riveron Miluo. Poste tiu tago fariĝis la festo memora al la poeto. Ĝi estas unu el gravaj tradiciaj festoj en Ĉinio.

Okaze de la festo la retejo de Ĉina Radio Internacia lanĉis ludon en retpaĝaroj de germana, franca, hispana, itala, portugala kaj greka lingvoj kaj Esperanto. La ludantoj povas sperti la festan atmosferon kaj konkursi kun retanoj el diversaj partoj de la mondo.

Regularo de la ludo:

1, La ludo konsistas el farado de zongzio, fiŝmanĝigo kaj remado. Ĉiu rajtas partopreni en fiŝmanĝiga kaj drakboata konkursoj, nur farinte zongzion. La rezulto de fiŝmanĝiga konkurso estos publikigita post la drakboata konkurso.

2, Entajpu vian nomon, konfirmu vian ŝtatanecon, kaj elektu preferatan rolon el la ludo. Alklakinte la butonon "iru en la ludon", vi vidos, ke roloj de la ludo troviĝas en malnova urbeto de Ĉinio. (La nomo kaj ŝtataneco aperos en la laŭorda listo de partoprenantoj de fiŝmanĝiga konkurso.)

3, Vi povas movi rolojn de la ludo per la klavoj "↑", "↓", "←" kaj "→", kaj malfermi fenestron de dialogo alklakinte pasantojn sur strato per la maldekstra klavo de la muso.

4, Irinte en la malnovan urbeton, vi devas unue trovi la urbetestron, kaj laŭ lia instrukcio vi plenumu la taskon pri farado de zongzio.

5, Farinte zongzion, vi povas partopreni en la fiŝmanĝiga konkurso. Alklakinte fiŝon saltintan el la akvo per la maldekstra klavo, vi gajnos aŭ perdos poentojn. Tio estas, ke se vi trafos ruĝan fiŝon, vi gajnos 100 poentojn, tamen se vi trafos la purpuran, vi perdos 80 poentojn. La ludo daŭras unu minuton.

6, Post la fiŝmanĝiga konkurso vi turniĝos al la drakboata konkurso. Post la drakboata konkurso vi vidos vian rezulton de la fiŝmanĝiga konkurso kaj la liston de 20 partoprenantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto