Vizitu Forumon

La origino de Drakboata Festo

(GMT+08:00) 2010-06-12 19:43:31

Poeto Qu Yuan

Ĉiujare la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas Drakboata Festo. Ĝi estas tre grava festo en Ĉinio. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 000 jaroj la granda patriota poeto Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.) sin dronigis en la riveron Miluo en la kvina tago de la kvina monato pro sia senforteco por savi la patrolandon el pereo. La tieaj loĝantoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron. Poste en tiu tago oni remas en boatoj por konsoli lian animon. Kaj iom post iom formiĝis la kutimo de remkonkurso en tiu tago. Drakboata Festo naskis gravan influon al Koreio, Japanio, Vjetnamio, Singapuro kaj Malajzio.

Drakboato

Remado estas la plej grava kutimo dum Drakboata Festo. Iuj specialistoj opinias, ke drakboato originis de la draka totemismo. En la kvina tago de la kvina monato oni okazigis oferan ceremonion de la draka totemismo, preĝante por bona vetero kaj riĉa rikolto.

Estas multaj legendoj pri poeto Qu Yuan. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj en Ĉinio estis pluraj regonoj, kiuj senĉese batalis inter si por preni teritorion. Qu Yuan, talentoplena poeto de la regno Chu, ĝuis grandan famon por siaj poeziaĵoj en aparta stilo. Liaj verkoj profunde influis la ĉinan literaturon kaj ekscitis la poezian verkadon en Ĉinio. Li estis ankaŭ fidela kaj honesta oficisto. Persvadite de reĝo de la regno Chu, li faris politikan reformadon. Tamen poste li estis ekzilita de la reĝo pro kalumnio de aristokratoj.

Zongzio

Ekzilite, Qu Yuan estis maltrankvila kaj trista. Informiĝinte pri pereo de la regno Chu, li komplete malesperis kaj sin dronigis en la riveron Miluo. Lokaj homoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron, tamen ili ne suksecis. Bonkoraj homoj ĵetis bulojn faritajn el glueca rizo en la riveron, opiniante, ke fiŝoj kaj salikokoj ne plu mordos la kadavron de Qu Yuan, manĝinte la bulojn. Iom post iom fariĝis la kutimo de drakboata konkurso kaj farado de zongzioj en tiu tago. Ĉiujare en tiu tago oni verkas kaj deklamas poeaziaĵojn por elvoki la memoron pri la genia poeto Qu Yuan, kiu mortis antaŭ 2 200 jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto