Vizitu Forumon

Feliĉa vivo de rusoj de Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:07:06
S-ro Aleksandro estas la kvara filo de s-ino Nina. Liaj tri infanoj lernas en la rus-nacieca lernejo. 48-jaraĝa Aleksandro estas la plej kompetenta riparisto de akordiono kaj la plej lerta akordionisto en la urbo Yining. Ĉiutage antaŭ ol komenci sian laboron, li kutimas ludi akordionon.

"Ankaŭ miaj gepatroj lernis muzikon, la patrino scipovas ludi balalajkon kaj la patro gitaron kaj akordionon. De la infanaĝo mi ŝatas ludi akordionon."

Kvankam s-ro Aleksandro neniam laboris en profesia literatur-arta grupo, tamen li iam faris amatoran prezentadon en Pekino, Urumĉio kaj aliaj urboj. Li eĉ kapablas fari komponadon. Lia filino Rita admiras pri talento de la patro. Ŝi diris:

"Miaopinie la patro estas tre kapabla. Multaj klientoj vizitas lian riparejon, sed li povas trovi tempon por komponado kaj verkado de kanto-tekstoj. Nun li ofte ludas akordionon hejme, kaj la ludita muziko estas orelplaĉa kaj ĝuinda."

Lokaj urbanoj diris, ke Aleksandro rigardas muzikon kiel vivon. Lia riparejo de akordiono funkcias pli ol 20 jarojn, sed la akordiono-ripara kariero de Aleksandro pli longas ol tio. Pri tio Aleksandro diris:

"En la aĝo de 15 jaroj, mi komencis ripari akordionon, instruate de mia patro, ankaŭ li sin okupis pri riparado de akordiono en la pasinteco."

En la jaro 1990 fondiĝis la riparejo de Aleksandro. Antaŭ tio li jam faris riparadon en Tacheng, Alatai, Urumĉio kaj aliaj lokoj de Xinjiang, pro tio li ĝuas renomon en Xinjiang pro sia lerteco en la akordiona riparado.

Transmure apud la akordiona riparejo de Aleksandro estas panejo de lia pli juna fratino Dina. La panejo estas la loke unika metiejo de rusaj panoj kaj kukoj, kaj la tradicia teknologio de pano-farado estas nekompareble fajna. Dina estas la plej aĝa filino de s-ino Nina. En la pasinteco ŝi iam entreprenis butikojn de vestoj kaj malgrandaj metiartaĵoj, tamen ne multe profitis de tio. Poste ŝi decidis fondi la panejon kaj prosperigis ĝin per la metiarto instruita de la patrino. Ŝi diris:

"Niaj panoj konsistas el faruno, butero, ovo, sukero kaj ankaŭ lupolo de ni mem farita."

Multaj klientoj vizitas la panejon de Dina, kaj la de ŝi faritaj panoj tre plaĉas al ili.

Lima estis la pli aĝa bofilino de s-ino Nina. Bedaŭrinde, antaŭ kelkaj jaroj, la pli aĝa filo de s-ino Nina forpasis pro malsano, sed Lima ne volas forlasi familianojn loĝantajn en tiu ĉi korto, kvankam ŝi jam re-edziniĝis. Ŝi ĉiutage venas al la korto por fari ion, kaj ankaŭ helpas al Dina en vendado de panoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto