Vizitu Forumon

Daolang-Mukam de Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:09:44
En la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, piede de la montaro Kalakunlun, nordokcidenta Ĉinio, torentas la rivero Ye'erqiang, la ujguroj loĝantaj ĉe ambaŭ bordoj de la rivero nomas ĝin "rivero Daolang", sekve oni nomas tieajn ujgurojn "Daolang-anoj" kaj ilian muzikon "Daolang-Mukam". En ĉifoja programero ni iom babilu pri "Daolang-Mukam"

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas la muziko "Daolang-Mukam" kreita de "Daolang-anoj". Mukam estas sinteza arto entenanta kanton, dancon kaj amuzon en unu tuto, kaj konsistas el 12 kompletoj da komponaĵoj. Pro sia aparte karakteriza ĉarmo, de miloj da jaroj, ĝi estas buŝe heredata de ujguroj de generacio al generacio. En decembro de 2005, Unesko sankciis Mukam de la ujgura nacieco de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kiel "reprezentan verkon de homaj buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj".

En la jaro 2008, en la 13-a tutlanda televida premia konkurso de junaj kantistoj okazigita de la ĉina centra televidstacio, "Daolang-Mukam" kantita de 11 kamparanoj el Xinjiang ege surprizis spektantojn.

"Ni estas grupo n. 3 de Daolang-Mukam, bonvole subtenu nin.

Prezidisto: Karaj amikoj, la arĝentan premion gajnis Daolang-Mukam el la originala esprimo."

La originala esprimo estas la plej karakteriza muzika elemento por "Daolang-Mukam", kaj ĝia muziko ĉefe devenas de la stepo. La natura, simpla kaj antikveca kulturo elspiras aromon el la sovaĝa kampo kaj la stepa grundo, enkorpigas aspiron kaj strebon de la laboranta popolo pri la bela vivo. Sekvante la kantadon de originalecaj gekantistoj, jen duran, jen trilan, jen ekscitan, jen humuran, jen melodian, aŭskultantoj sentas, ke ili eniris en la verdan kaj vastan stepon, aŭdis la voĉon de ĉiuj estaĵoj kaj havas grandan ĝuon el la edena muziko.

Antaŭ nelonge, ni vizitis la vilaĝon Aerlangka de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Laŭ aspekto ĝi estas la ordinara vilaĝo, sed ekzistas en ĝi eksterordinara sceno. Tuj enirinte en la vilaĝon, ni jam aŭdis melodion de "Daolang-Mukam", kaj vidis, ke verve kantas aro da "Daolang-anoj".

Ili estas kaj kampuloj kaj popolaj artistoj. Per sia kantado ili priskribas amon, amikecon, nostalgion, sopiron ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto