Vizitu Forumon

"Ulanmuqi" ankoraŭ plaĉas al paŝtistoj

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:11:01
La registaro de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio forte klopodis por popularigi aktivadon de la artista grupo "Ulanmuqi", sekve tia "ruĝa burĝono" multe emerĝis en diversaj paŝtejoj. Ĝis la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, en ĉiu gubernio de la ĉina Interna Mongolio fondiĝis la artista grupo "Ulanmuqi". La grupanoj ne nur faras literatur-artan prezentadon al paŝtistoj, sed ankaŭ liveras al ili librojn, propagandas scienc-teknikajn sciojn, helpas al ili ripari maŝinojn kaj eĉ servas kiel barbiroj. Estas tute nature, kial paŝtistoj ofte kuris dekojn da kilometrojn fore por bonvenigi ilin. Paŝtisto Alata diris:

"Ĉiufoje, kiam Ulanmuqi alvenis por prezentado, paŝtistoj estas tre feliĉaj , kaj ne volas foriri post spektado. Ili deziras resti pli longe kune kun tiuj artistoj."

La Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio estas vasta en la tereno, kaj krom la mongola nacieco, tie troviĝas ankaŭ aliaj naciminoritatoj, kiaj daura, evenka, hui-a kaj manĉura. La artistaj grupoj "Ulanmuqi" el diversaj lokoj kreis malsam-stilajn programerojn laŭ moroj kaj kutimoj de ĉiuj naciminoritatoj, kaj dank' al ilia klopodado, la naciminoritataj kulturo kaj arto pompe floradis.

En la meza tempo de la 60-aj jaroj en la pasinta jarcento, la instanco de Interna Mongolio ekspedis 12-personan artistan grupon Ulanmuqi al Pekino, sekve ilia literatur-arta prezentado faris grandan sensacion en Pekino. Tri artistaj grupoj Ulanmuqi ankaŭ respektive faris turnean prezentadon en diversaj landpartoj, kaj la brila naciminoritata arto konkeris la spektantojn.

Pasis pli ol 50 jaroj, kaj la grandioza ŝanĝiĝo jam okazis al Interna Mongolio. Populariĝis radio-riceviloj kaj televidiloj en paŝtistaj familioj, kaj la kultura vivo fariĝis enhavo-riĉa. Tamen ne reduktiĝis la plaĉo de paŝtistoj al la artistaj grupoj Ulanmuqi, kiuj lasis siajn spurojn ne nur sur la vasta stepo de Interna Mongolio, sed ankaŭ en aliaj landpartoj kaj eĉ en aliaj mondpartoj. Maljuna artisto s-ro Jiri Mutu diris:

"Dum dekoj da jaroj ni tutkore kaj tutanime faris la literatur-artan prezentadon je pli ol 5 mil fojoj. Ni lasis niajn spurojn en la tuta lando, ankaŭ vizitis pli ol 20 landojn de Azio, Eŭropo kaj Afriko, kaj ĉie oni estas ravitaj de niaj naciminoritataj kantoj kaj dancoj plenaj de la stepa spiro."

En la longedaŭra praktikado, la artistaj grupoj Ulanmuqi ne nur kreis grandan kvanton da muzikaj kaj dancaj programeroj, sed ankaŭ elkulturis grandan nombron da kantistoj, dancistoj kaj komponistoj ege ŝatatajn de la popolanoj el diversaj naciecoj.

De pli ol 50 jaroj, kvankam membroj de artistaj grupoj Ulanmuqi renoviĝis foje kaj refoje, tamen ilia idealo ne ŝanĝiĝis, kaj ili ĉiam restas la cirkulanta scenejo sur la vasta stepo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto