Vizitu Forumon

Laborkunsido pri Xinjiang celas bonigi vivon de popolanoj

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:35:01

De la 17-a ĝis la 19-a de majo, en Pekino, okazis laborkunsido pri Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La kunsido prenis garantion kaj bonigon de popolana vivo kiel ĉefan taskon kaj planas altigi la nacian produktan valoron de Xinjiang al tutlanda averaĝa nivelo. Analizisto opiniis, ke ĉi-foja kunsido alportis grandan disvolvan ŝancon al Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Ĉi-foja laborkunsido pri Xinjiang okazinta en Pekino komencigis la helpon de tutlandaj 19 provincoj kaj municipoj al Xinjiang. Tio estas unua kunveno okazigita de la registaro pri Xinjiang. Xu Jianying, vicstudisto de Studa Centro pri Landlimaj Geografio kaj Historio de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, opiniis, ke la laborkunsido malkaŝis 3 gravajn informojn.

"Unue, la kunsido pluapaŝe altigis la atenton de la registaro pri Xinjiang kaj elstarigis la rolon de Xinjiang. Due, la kunsido emfazis la disvolviĝon de Xinjiang, precipe la solvon pri popolana vivo kaj longtempajn sekurecon kaj pacon. Estas tre evidentaj la du punktoj. Trie, la tutlando subtenas disvolviĝon de Xinjiang."

De tre longa tempo, limigite de historio, naturo, socio kaj aliaj elementoj Xinjiang havas grandan distancon en socio kaj ekonomio kampare kun tio de orienta regiono. La laborkunsido pri Xinjiang prenas garantion kaj bonigon de la popola vivo kiel ĉefan taskon kaj postulis, ke diversaj financaj helpoj estu ĉefe uzataj por bonigi la popolan vivon. La laborkunsido elmetis la celon, ke oni altigu la nacian produktan valoron de Xinjiang al la tutlanda averaĝa nivelo en 2015. Garantio kaj bonigo de popola vivo estas ŝlosila punkto por solvi la problemon pri Xinjiang kaj estas grava rimedo por kunordigi ekonomian disvolviĝon de Xinjiang.

'Loĝas diversnaciecaj popolanoj en Xinjiang. Ekzistas malsamecoj en reala disvolviĝo de ĉiuj naciecoj. Tamen estas komuna espero la realigo de rapida disvolviĝo de popola vivo en Xinjiang. La celo estas bona komenco. En mallonga tempo, oni devas solvi la popolan vivon de diversnaciecaj popolanoj en Xinjiang, precipe la popolanoj en suda Xinjiang. Aliflanke solvinte la popolan vivon oni povos pluapase akceli pli rapidan kaj altnivelan disvolviĝon."

Por garantii kaj bonigi la popolan vivon la laborkunsido pri Xinjiang proponis fortigi agrikulturan sintezan produktan kapablon, antaŭenpuŝi konstruadon de bazaj instalaĵoj, privilegie aranĝi bazajn instalaĵojn oportunigantajn la popolanojn kaj investi plimultan monon al publika servado. Samtempe oni devas amplekse akceli enlaboriĝan planon, pliigi helpon kontraŭ malriĉeco kaj elimini absolutan malriĉecon en 2020.

Krom bonigo de la popola vivo la laborkunsido ankaŭ faris planon kaj reguligon pri ekspluatado kaj uzado de riĉfontoj. Xinjiang havas multajn riĉfontojn. La statistiko montras, ke ĝis 2008 estis trovitaj 140 la specoj de la ekspluatataj minaraloj en Xinjiang. La konservaj kvantoj de 9 minaraloj okupas la unuan lokon en la tuta lando. Tamen pro limigo de prilabora kapablo oni ne povas akceli rapidan disvolviĝon de Xinjiang.

En ĉi-foja kunsido, la registaro proponis privilegie fari impostan reformadon en Xinjiang. Tia rimedo multigos la financan enspezon de Xinjiang. Pri tio Han Xiaoping, specialisto pri energio kaj ĉefa informa oficisto de Ĉina Retejo pri Energio, opiniis, ke la reformado ege multigos la lokan financan enspezon kaj akcelos rapidan disvolviĝon de loka ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto