Vizitu Forumon

Xinjiang grandigis sumon en popolvivaj projektoj

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:35:19

De la lastaj jaroj, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio utiligas sian avangardon, tiel plenforte disvolvas energion, mineralon, profundan prilaboron de agrikulturaĵoj kaj brutaĵoj, kaj turisman servon, ke la loka ekonomio relative rapide sin disvolvas. Samtempe, subtenate de la centra financo, la loka registaro prenas la popolvivon kiel la finan celon de la ekonomia disvolviĝo, firme akcelas serion da popolvivaj projektoj kaj lasas diversnaciecajn popolanojn kunĝui fruktojn de reformado kaj disvolvado. Nun bonvole aŭskultu rilatan raporton!

En la lastaj dek jaroj, favore de ĉinaj politikoj pri okcidenta ekspluatado, Xinjiang rapide fariĝis la fronto de ĉina okcidenta ekspluatado. Dume, ĝiaj abundaj riĉfontoj allogas grandaj entreprenojn kaj grupojn fari investon. En la jaro 2009, produkta valoro de la aŭtonoma regiono sume atingis 427 miliardojn da juanoj, 80-oble pli multe ol tiu en 1952. Nur en la jaro 2009, pli ol 80 centraj entreprenoj kia Sinopec faras investon de 100 miliardoj da juanoj en la regiono.

Rapida kresko de la ekonomio kaj grandforta subteno de la centra financo akcelas rapidan disvolviĝon de Xinjiang. Nur Bekri, prezidanto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris, ke nuntempe lokaj popolvivaj projektoj estas sur ekspresa vojo.

"Iuj aferoj plej esperataj de la popolanoj fariĝis realaj hodiaŭ."

En Altay, la plej norda parto de Xinjiang, Jeksen, kazaĥo-paŝisto ludas dombron kun familianoj. Jeksen diris, ke dank' al loĝada projekto, li finis nomadan vivon, kaj liberiĝis el malriĉeco kaj ekĝuis feliĉan vivon.

"La Kompartio kaj la registaro ne nur transloĝigis nin en novajn domojn, sed ankaŭ donis al ni dekojn da muoj da tero kaj paŝtejo. Ni ellernis kultuvi kaj nuntempe la vivo pli kaj pli boniĝas."

Ankaŭ aliaj 400 000 familioj de diversnaciecaj kamparanoj kaj paŝtistoj translokiĝis en novajn domojn kaj komencis fiksloĝan vivon.

En urboj de Xinjiang ekis projekto pri reformado de kabanoj. Pli ol 200 000 familioj, kiuj loĝas en kabanoj, tute adiaŭos la malbonan loĝmedion pro la projekto. Xie Min, vicdirektoro de Komisiono pri Loĝado kaj Urba-Kampara Disvolvo de Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris, ke la projekto celas plibonigi loĝkondiĉojn de urbanoj laŭ kriterioj de moderna urbo.

Laŭ konigo, sub grandforta subteno de la centra financo, investo en lokaj popolvivaj projektoj ĉiu-jare kreskas je 20% en la lastaj jaroj. En la jaro 2009, popolviva elspezo de Xinjiang rekorde atingis 94,86 miliardojn da juanoj kaj okupis 70% de ĝenerala buĝeta elspezo. Krome, elspezo rilate al enoficigo, socia garantio, edukado, kuracado, laŭpolitikaj domoj kreskas je du ciferoj.

Nur Bekri, prezidanto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, diris, ke en la estonteco, Xinjiang sin dediĉos por plibonigi vivkondiĉojn de loĝantaro kaj plue grandigos investon en popolvivaj projektoj.

"En la lastaj jaroj ni faris klopodon kaj grandan kaj efikhavan en plibonigado de popolvivo. En la estonteco ni plue fortigos ĉi-rilatan laboron."

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto