Vizitu Forumon

Blanka libro "Evoluado kaj progresado de Xinjiang"

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:35:47
La 21-an de septembro la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis blankan libron "Evoluado kaj progresado de Xinjiang", la duan blanka n libron pri Xinjiang de la ĉina registaro. La blanka libro montras, ke de la lastaj 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio, Xinjiang iras en la epoko, en kiu la ekonomio kaj socio rapide disvolviĝas, la sinteza forto rimarkinde pliiĝas kaj diversnaciecaj popolanoj plej multe favoratas.

La libro konsistas el 7 partoj, ekzemple, la ekonomio rapide disvolviĝas, naciecaj kulturoj estas protektataj, protekti civitanajn rajtojn pri libereco je religia kredo, protekti unuecon de la ŝtato kaj stabilecon de la socio.

Per granda kvanto da donitaĵoj la blanka libro manifestas, ke la ĉina registaro alte atentas la evoluadon kaj konstruadon de Xinjiang. De 1950 ĝis 2008 la centra registaro investis al Xinjiang proksimume 390 miliardojn da juanoj de renminbi, tio estas, kvarono de la totala investo de Xinjiang en tiu ĉi tempodaŭro. En la pasinta jaro la totala produktovaloro de Xinjiang atingis 420,3 miliardojn da juanoj; la pokapa neta enspezo de kamparanoj atingis 3 503 juanojn, plimulte 28-oble ol en la komenco de la reformado kaj malfermo; la pokapa neta enspezo de urbanoj superis 10 000 juanojn, plimulte 35-oble ol en 1978. Grandmezure altiĝas la vivnivelo de diversnaciecaj popolanoj en Xinjiang. La atendata vivo longas pli-ol-unu-oble.

Vicestro de Ekonomika Instituto sub la Xinjiang-a Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Mulati diris:

"Retrorigardante la evoluadon de Xinjiang ni povas vidi, ke antaŭ la liberiĝo, en Xinjiang ne ekzistis eĉ unu colo da fervojo, nur estis kelkaj ege simplaj inĝenieriaĵoj, kaj la popolanoj vivis mizere. Nun, zorgate de la centra registaro, en Xinjiang la oportuna trafika reto kovras la tutan regionon. Urumĉio jam estas la plej prospera urbo en la Centra Azio. Xinjiang prosperiĝas tago post tago, la socia disvolviĝo estas atentata en la mondo."

En Xinjiang vivas 55 naciecoj, kiaj ujgura, han-a kaj kazaĥa. La ĉina registaro respektas morojn kaj kutimojn de la naciminoritatoj kaj ellaboris serion da politikoj kaj kodoj respektantaj kaj zorgantaj la morojn pri manĝo, ornamo, edzeco kaj funebro de naciminoritatoj, respektantaj kaj garantiantaj iliajn liberecon kaj rajtojn uzi proprajn lingvojn. Krome, Xinjiang ankaŭ akcentas elekti, kulturi kaj oficigi naciminoritatajn kadrojn. En 2008 la naciminoritataj kadroj superis 360 000, pli ol duonon de la kadraro de Xinjiang.

Estro de Nacieca Literatura Instituto sub la Xinjiang-a Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Ebibula diris:

"Foliumante la historion ni povas vidi klare, ke se la nacieca solidareco bonstatas, la ekonomio kaj socio rapide disvolviĝas kaj la diversnaciecaj popolanoj estas plimulte favorataj. De la lastaj 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio, la partio kaj registaro konsekvence persistas en egaleco inter la naciecoj, plene disvolvas la avantaĝon de la sistemo de nacieca regiona aŭtonomio, garantias per leĝa formo la politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn egalecajn rajtojn de la naciecoj kaj fortigas la solidarecon inter la naciecoj. La solidareco inter la naciecoj, kiel aero, ne mankigeblas kaj profundiĝas en la koron."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto