Vizitu Forumon

Ujguraj lingvo kaj kulturo estas bone protektataj en Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:36:24
Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas ĉina regiono kun multaj naciecoj, vivas naciecoj de hana, ujgura, kazaĥa kaj aliaj, sume 47 naciecoj, plejpartaj naciecoj posedas proprajn lingvojn kaj skribojn. Post Ujgura Julio-5-a Evento, iuj fremdlandaj amaskomunikiloj publikigis iujn raportojn tiel nomatajn "Xinjiang-aj ujguraj lingvo kaj kulturo estis ekstermataj". Pri tio, nia radio sendis raportistojn al Xinjiang, ili intervjuis lokajn specialistojn pri lingvo, kulturo kaj arto. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Se vi unuafoje venas al Xinjiang, signoj en la lingvoj ujgura kaj han-a en iuj publikaj establaĵoj de trafikaj montriloj kaj butikaj markoj certe kaŭzos vian atenton. En Xinjiang, plejpartaj lokaj ujguroj povas paroli en la ujgura lingvo kaj skribi ujgure. Kaj ujgura lingvo ludas gravan rolon e la loka socia vivo. Vicestro de komitato pri lingvo kaj skribo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Ibrahim Isaac diris:

"Nun en ĉiutaga vivo, ujguroj ankoraŭ uzas ujguran lingvon kaj ujgura lingvo estas vaste uzata en Xinjiang. Ujgura lingvo estas unu el la lingvoj, kies uzadaj amplekso kaj frekvenco estas altaj, iu ajn senco povas esti esprimata per ujgura lingvo. Ĝenerale, en Xinjiang ujgura lingvo estas uzata en kulturo, eduko, organo, radio, televizio kaj aliaj flankoj."

Xinjiang estis centro de la antikva silka vojo kaj regiono kolektinta multajn orientajn kaj okcidentajn civilizaciajn sistemojn. Sur la bazo, diversaj naciminoritatoj kreis kolorajn kulturojn. Vicestro de oficejo pri arta esploro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj estro de institucio pri protektado de nematerialaj kulturaj heredaĵoj sinjoro Dilsat Farhat diris, ke de longa tempo, la registaro ege atentas protektadon kaj disvolvon de ujgura kulturo kaj fruktoj estas abundaj. Li diris:

"Ekzemple, ujguraj tradiciaj muzikaĵoj, dancoj kaj dramoj estis enlistigitaj kiel nematerialajn kulturajn heredaĵojn kaj estas protektataj kaj sistemigitaj, oni jam gajnis tre rimarkindajn fruktojn. Nun, la nombro de ŝtatanivelaj kulturaj heredaĵoj atingis 47, kaj 48 heredantoj estas protektataj de la ŝtato. Samtempe, eposoj, popularaj en la popola mondo, kaj aliaj tradiciaj kulturoj estis protektataj."

Dekdu Muqam, titolita kiel patrino de ujgura muziko, estas la arta trezorego de perfekta kombino de ujguraj popolaj muziko kaj danco. Antaŭ fondo de nova Ĉinio, heredantoj de la arto Muqam estis pli kaj pli malmultaj, tial la antikva arto proksimiĝis al elimino. Estro de xinjiang-a muqam-arta grupo Muhammademin Muhammadeli diris, ke komence de la nova Ĉinio, la ekonomia kondiĉo estis malbona, sed la loka registaro forte savis la apartan ujguran arton. Li diris:

"En 1951, la ŝtato sendis iujn fakulojn al Xinjiang, amasigis majstrojn de Muqam kaj faris sonregistradon, kolektadon kaj ordadon. Per ĉi tiuj rimedoj, la arto Muqam estis protektata. De tiam, la ĉina registaro ege atentas protektadon de la arto, samtempe aktive disvolvas la antikvan popolan arton, ankaŭ eldonas diskojn. Cetere, la arto estis rondire prezentitaj en 35 landoj."

Nun en Xinjiang, troviĝas 58 ŝtatanivelaj kulturaj protektataj establaĵoj, 274 regiono-nivelaj kaj 3 mil gubernio-nivelaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto