Vizitu Forumon

Ĉinio plurmaniere vigligas la turismadon en Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:53:57

La 31-an de marto, Xinjiang-a turisma fako okazigis turismo-propagandon en Pekino, en kiu vicestro de Ĉina Turisma Buroo sinjoro Wang Zhifa esprimis, ke la Xinjiang-a turismo posedas la nurecon kaj pintecon en ĉina turisma merkato. Ĉinio prenas plurajn rimedojn por vigligi la Xinjiang-an turismadon.

Estro de turisma buroo de Xinjiang-Ujgura Aǔtonoma Regiono sinjoro Inam Najsertin diris en la propagando, ke de la tria trimestro de la pasinta jaro, la nombro de turistoj al Xinjiang releviĝas. Samtempe, konstruiĝas la fervojo de Pekino al Xinjiang. Turistoj povos facile atingi Xinjiang de Pekino en 11 horoj. Cetere Xinjiang amplekse kulturas turisme okupiĝantojn, ke ili posedu ankoraǔ pliajn lingvojn por servi al fremdlandaj turistoj.

Li diris, ke nun stabilas la socia situacio en Xinjiang, harmonie kunvivas la loĝantoj de diversaj naciminoritatoj. Turistoj tie estu senbezone ĉagreniĝi pri la sekureca problemo.

La turismaj riĉfontoj estas abundaj en Xinjiang, troviĝas amaso da neĝlandoj kaj glaciriveroj, gobioj kaj dezertoj. Plej famaj vidaĵoj estas Kanas-lago, antikva Loulan-urbeto, Ĉiela Lago kaj aliaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto