Vizitu Forumon

Hu Jintao: Rapidigu konstruadon de prospera, riĉa kaj harmonia socialisma Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-07-02 11:55:12

De la 22-a ĝis la 25-a de aŭgusto ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esploris laborojn en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Li emfazis en Urumĉio, ke oni devas rapidigi la konstruadon de prospera, riĉa kaj harmonia socialisma Xinjiang.

La 25-an de aŭgusto en kunveno de oficistoj de la aŭtonoma regiono Hu Jintao diris, ke la urumĉia evento estas grava perforta krimo, planita kaj organizita de en- kaj ekster-landaj "tri fifortoj"; ĝi alportis grandan perdon al diversnaciecaj popolanoj kaj grave difektis la socian stabilecon; faktoj atestas, ke secesiaj fortoj malplaĉas al la popolo kaj estas kondamnitaj al la fiasko; ilia aktiveco ne povas ŝanĝi la ĝeneralan situacion de reformado kaj evoluo de Xinjiang nek povas ŝanceli firman decidon de diversnaciecaj popolanoj de Xinjiang pri konstruado de prospera, riĉa kaj harmonia socialisma Xinjiang; la aŭtonoma regiono devas kapti valoran ŝancon de la disvolvo de la okcidenta landparto, samtempe atenti la reformadon kaj disvolvon kaj ankaŭ la socian stabiligon, kaj klopodi por krei belan estontecon de la regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto