Vizitu Forumon

Ŝanhajo Bonvenigas–Vizito al la Ĉina Pavilono

(GMT+08:00) 2010-07-15 19:02:30

Karaj aŭskultantoj, mi estas Selena. Nun ni daŭrigu nian programeron pri vizito de franca esperantisto Aleks KADAR en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ni babilu pri lia rakonto rilate al vizito al la Ĉina Pavilono.

La Ĉina Pavilono konsistas el la Ĉina Ŝtata Pavilono, ĉinaj regionaj pavilonoj kaj Hongkong-a, Aomen-a kaj Taiwan-a Pavilonoj. Ĝi, grandioza konstruaĵo, situas en la centro de la ekspozicia zono, orientflanke de la ekspozicieja akso kaj ĉe la ĉefa enirejo. Oni ĝin nomas "Orienta Krono", kiu estas la plej granda pavilono kun ekspona areo de 15 800 kvadrataj metroj. La Ĉina Ŝtata Pavilono estas la plej vizitata en la ekspozicia zono, eĉ por raportistoj necesas vekiĝi frue por preni antaŭmendan bileton, feliĉe ni renkontiĝis kun iu laboranto de la pavilono, kiu estas fano de Ĉina Radio Internacia, kaj volas doni helpon al Aleks pri lia vizito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto