Vizitu Forumon

Filma retejo en Esperanto gajnis unuan sukceson

(GMT+08:00) 2010-08-03 16:30:34

Dum la ĵus fermiĝinta 95-a UK en Havano, Kubo, mi intervjuis s-ron Alexander Osincev, prezidanton de Rusa Esperanto-junulara Movado, kiu ankaŭ estas respondeculo de la E-filma retejo. En la intervjuo, li konigis al ni ĉefe pri funkcio de la retejo Filmo. net. La retejo nun enhavas pli ol 80 filmojn el diversaj landoj kun la subteksto de Esperanto. Kvankam ĝi funkciis nur unu jaron, tamen ĝi jam gajnis ian sukceson kaj aprobon de multaj esperantistoj. En la interreta epoko, video ja estas tendenco de enhavo kaj teknologio de la retejo kaj la retejo Filmo. net ĝuste kaptis tian karakterizon kaj bone kombinis la facilecon de Esperanto kun la disvolva orientilo de interreto. Nun bonvole aŭskultu la intervjuon fare de Mirinda el Havano, Kubo.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto