Vizitu Forumon

Pekino Bonvenigas–—Vizito al la Imperiestra Palaco

(GMT+08:00) 2010-08-20 19:19:56

Foririnte el la moderna etoso de Pekino en la ĉina Nacia Teatro, ni venis al Imperiestra Palaco por senti tiean tradician ĉarmon.

La Imperiestra Palaco, konata al okcidentanoj kiel la Malpermesita Urbo, situas tuj malantaŭ la Pordegturo de Tian'anmen en la centro de Pekino. Sume 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing rezidis ĉi tie dum 491 jaroj de la meza periodo de la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. La Imperiestra Palaco nun estas malfermita al la publiko kiel la Palaca Muzeo. La konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco kun proksimume 9 mil ĉambroj datiĝas jam de pli ol 560 jaroj, kaj estas la plej granda ekzistanta ensemblo de la ĉina tradicia arkitekturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto