Vizitu Forumon

Pekino Bonvenigas—Vizito al la Somera Palaco

(GMT+08:00) 2010-08-27 16:11:35

Karaj amikoj, ni babilu pri vizito de Aleks KADAR al la Somera Palaco, alia fama vindindejo de Pekino. Ĉifoje ĉinaj junaj koleginoj Terpomo kaj Urseto akompanis lin kaj servi kiel ĉiĉeroninoj. Estas tre interesa ilia renkontiĝo kaj kunvizito.

La Somera Palaco okupas la areon de 290 hektaroj, kaj tri kvaronoj de ĝia areo estas akva, nome la fama lago Kunming ĉe la piedo de la monteto Longviveco, fokuspunkto de la ĝardeno. Krom la monteto kaj la lago, en tiu fama ĝardeno troviĝas ankaŭ multe da haloj, turoj, pavilonoj, koridoroj, padoj kaj pontoj. La Somera Palaco estis konstruita laŭ la ideo, ke ĝi havu la poezian guston de la tradicia ĉinstila pentraĵo. Ĝi estas klasika ekzemplo de la ĉina imperiestra ĝardeno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto