Vizitu Forumon

Sub lunlumo

(GMT+08:00) 2010-09-07 16:42:24

La ĉinoj festas Aŭtunmezan Feston en la 15-a tago de la oka monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Lun-kuko estas manĝaĵo dum la festo.

La legendo diras: En la 14-a jarcento la ĉina popolo decidis ekribeli kontraŭ la kruela reganto je la 15-a de la oka monato lunkalendara. Ili enŝovis en lun-kukon paperslipon kun dato de la ribelo kaj ĝin transdonis unu al alia. Poste oni ekhavis la kutimon manĝi lun-kukojn en tiu tago. Nun la kutimo simbolas harmonian kuneston de la tuta familio.

Estas multaj specoj de lun-kukoj. Ili estas kun farĉoj de nukso, jujubpulpo, dolĉigita kaĉo de ruĝaj fazeoloj, ovoflavo, lotus-nuksa pasto kaj aliaj interne kaj tegaĵo el tritika faruno knedita kun oleo kaj sukero ekstere. La kukoj estas bakitaj orflave kaj havas diversajn formojn, plej ofte rondan. Oni ŝatas ilin pro ilia delikateco kaj dolĉeco. Multaj aĉetas ilin kiel donacon de la festo al siaj parencoj aŭ amikoj.

Ofte estas bona vetero en mezaŭtuno. Vespere sub la hela luno kunsidas la tuta familio ĉirkaŭ la tablo por manĝi lun-kukojn kaj ĝui la lunon ĝis profunda nokto. La festo nature vekas nostalgion ĉe tiuj, kiuj loĝas for de sia hejmloko.

Antaŭe, tiuvespere en iuj lokoj oni metis fruktojn kaj lun-kukojn sur la tablon en sia korto kaj bruligis incenson kaj lumigis kandelojn ĉe lunleviĝo por kulti la dion de la luno.

En la dinastio Tang (la oka jarcento) Aŭtunmeza Festo fariĝis amuza festo de la tuta lando. Vespere de la festo de iu jaro la imperiestro Li Longji (712-756 sur la trono) de Tang-dinastio sonĝis, ke li vojaĝis al la luna palaco. Feinoj bonvenigis lin dancante en la akompano de mirinda muziko, kaj tie li vidis lunan kukon. Belulino Chang'e diris al li, ke la kuko estas emblemo de feliĉa jaro kaj abunda rikolto. Vekiĝinte, la suvereno ordonis multe produkti tian kukon por kulti dion de la luno kaj peti pacon. Li ofte rememoris pri la bela danco kaj mirinda muziko en la luna palaco, kaj poste li verkis la muzikaĵon Ĉielarka Jupo kaj Pluma Mantelo.

La ĉinoj havas unutagan ferion por la festo. Maje de la jaro 2006 la festo estis enigita en la liston de ĉinaj ne-materiaj kulturaj heredaĵoj. Influite de Ĉinio ĝi estas festata ankaŭ en Japanio, Vjetnamio kaj Koreio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto