Vizitu Forumon

Historio kaj legendo pri Aŭtunmeza Festo

(GMT+08:00) 2010-09-07 16:55:09

Antikvece la ĉinoj havis iluziojn pri la luno. Vespere de mezaŭtuno la luno estas aparte plena kaj brila, kaj oni volas kredi, ke belaj legendoj pri la luno estas veraj. En la ĉina lingvo oni nomas la lunon per "glacia rado", "jada plado" kaj aliaj belaj vortoj.

Oni kredas, ke sur la luno estas la bela palaco Guanghan, en kiu loĝas la bela lun-diino Chang'e. La unua lunsondilo de Ĉinio estas nomata per la nomo de Chang'e. En la palaco la diinon Chang'e akompanas blanka leporo. Oni kredas, ke la leporo estas farita de jado, kaj en libera tempo ĝi pistas panaceon.

Observate sur la tero, la luna kratero estas kvazaŭ densa arbo-krono, tial antikvuloj opiniis, ke apud la luna palaco staras granda arbo de aroma osmanto, kaj kiam la luno estas plena, Chang'e kolektas florojn el la arbo kaj faras vinon fermentintan kun floroj de aroma osmanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto