Vizitu Forumon

Prezentu belecon de Hua'er per kantado

(GMT+08:00) 2010-09-30 16:23:45

Ĉiu montkanto temas pri amo, ĉiu frazo en la kanzono estas historio kaj ĉiu kantanto havas sian propran rakonton. La montkanto cirkulanta en nordokcidenta Ĉinio je pli ol 600 jaroj montras al la homoj pitoreskan bildon de loka naciminoritata vivo. Speciala programero "Kial Hua'er tiel ruĝas" rakontas historion de montkanto "Hua'er" en nordokcidenta Ĉinio.

Hua'er estas montkanto populara en nordokcidenta Ĉinio. La lokanoj diris, ke kantado de Hua'er prezentas iliajn elkorajn vortojn. En Gansu, Ningxia kaj Qinghai, kie populariĝas Hua'er, preskaŭ ĉiuj homoj, ĉu paŝtistoj ĉu kamparanoj, povas kanti Hua'er.

Karaj aŭskultantoj, nun vi aŭdas la kanton prezentitan de iu kamparano. Li nomiĝas Kong Gazha. La kanto priskribas, ke vizaĝante al montaro juna paŝtisto rakontas la sopiron al sia amatino per kantado.

"Mi ofte aŭdis kantadon Hua'er dum mia infaneco. Do mi komencis ŝati ĝin."

Kong Gazha vivas en Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. Li diris, ke ĉu ĝoja aŭ malĝoja, li ofte kantadis la popolkanton Hua'er. Kiam li estis 12-jaraĝa, li sekvis sian patrinon al diversaj popolkantaj festivaloj, kaj tre interesiĝis pri Hua'er. Poste Kong Gazha funkciigis vendejon de aŭdvidaj produktaĵoj. Ĝuste pro tio li amikiĝis kun multaj homoj ŝatantaj Hua'er. Gvidite de Kong Gazha ili fondis Artgrupon de Hua'er. La artgrupo faris prezentadon dum libertempo kaj gajnis ŝaton de la lokanoj. Tagon post tago famiĝis Kong Gazha. Tamen li ankoraŭ ne kontentis. Por popularigi Hua'er al la tuta lando Kong Gazha sin anoncis al kantada konkurso organizita de ĉina ŝtata televidstacio kaj ĉampioniĝis en la konkursejo de nordokcidenta Ĉinio. Kong Gazha diris, ke li havas sonĝon por fariĝi reĝo en la rondo de popolkanto Hua'er.

"Mi volas disvolvi mian hobion kaj realigi mian sonĝon. Mi volas ankaŭ propagandi la popolkanton Hua'er al la tuta lando."

En nordokcidenta Ĉinio, troviĝas multaj kantistoj sin dediĉantaj pri Hua'er. Sekve de multiĝo de kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj fremdlandoj, tiuj kantistoj popularigas la popolkanton Hua'er ne nur al la tuta Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo.

Su Ping, salaa kantistino veninta el Qinghai-provinco, havas apartan stilon en kantado de Hua'er kaj ankoraŭ vigladas sur scenejo nun. Kiam Su Ping estis knabino, ŝia kantado estis ŝatata de vilaĝanoj. Per eminenta kantkapablo Su Ping komencis kantadan karieron. Dum longtempa prezentado, Su Ping senĉese lernas alies spertojn kaj aldonas modernajn muzikajn elementojn al kantado de Hua'er. Ŝia kantado gajnis aprobon de fremdlandaj spektantoj. Ŝi estis multfoje invitita al multaj landoj de Afriko, Azio kaj Eŭropo por prezentado.

En 2009, popolkanto Hua'er fariĝis nemateriala kultura heredaĵo enlistigita de UN. Sub la montpiedo de Songmingyan-monto de Gansu-provinco, kie okazas Hua'er-Festivalo ĉiujare, la heredanto de Hua'er 68-jara Ma Jinshan establis la lernejon por instrui la popolkanton. Jen estas sonora kantado de infanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto