Vizitu Forumon

Hua'er prosperas pro humitiĝo de pluvo

(GMT+08:00) 2010-10-02 21:40:11

Ĉiu montkanto estas amo, ĉiu frazo en la kanzono estas historio kaj ĉiu kantanto havas sian propran rakonton. La montkanto cirkulanta en nordokcidenta Ĉinio je pli ol 600 jaroj montras al la homoj pitoreskan bildon de loka naciminoritata vivo. Speciala programero "Kial Hua'er tiel ruĝas" rakontas per kanzono historion de montkanto "Hua'er" en nordokcidenta Ĉinio. Hodiaŭ ni rakontas sub la titolo: Hua'er (floro) prosperas pro humitiĝo de pluvo.

En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, rajdante kamelon, ĉina fama geografo Yuan Fuli ĉiutage ĉirkaŭiras en la nordokcidenta regiono de Ĉinio. Farante geologian esploradon, li ĉiam estis absorbita de la belsona kantado de lokanoj. Do li kolektis la kantojn dum la geologia esplorado. Reveninte Pekino, li publikigis artikolon en la Semajna Revuo de Popolkanto, gazeto de la Pekina Universitato, kaj konigis al homoj la faman montkanton Hua'er. Ja pro la artikolo de Yuan Fuli, multaj ĉinaj legantoj unuafoje sciis kio estas Hua'er. Post pli ol 80 jaroj, en la jaro 2009, Hua'er estis listigita en Nemateriala Heredaĵo de Homaro.

(Karaj amikoj, nun vi aŭskultas specialan programeron "Kial Hua'er tiel ruĝas". Nun ni rakontas per kanzono historion de la montkanto "Hua'er" en nordokcidenta Ĉinio. Hodiaŭ ni rakontas sub la titolo: Hua'er (floro) prosperas pro humitiĝo de pluvo. Bonvole daŭrigu vian aŭskultadon.)

Esperante, Hua'er signifas floron. Ĉar en kantteksto de Hua'er, oni ĉiam prenas junajn virinojn kiel florojn. Do oni nomas ĝin Hua'er (floron). Nuntempe, retrorigardante la disvolviĝan vojon de Hua'er, specialistoj klare konigis al ni ĝian heredan procezon. Wang Pei, esploristo de subprovinco Linxia de Gansu-provinco, li venis el hejmloko de Hua'er, faris plurjarajn esplorojn pri Hua'er. Li opinias, ke kantado tra pluraj naciecoj estas unu el la ĉefaj valoroj de Hua'er kiel la popola nemateriala heredaĵo.

"Unue, multaj naciecoj kantas en Hua'er, ekzemple naciecoj Han, Hui, Dongxiang, Yugu, Tibeto, Mongolo kaj aliaj 3 naciecoj. Tia fenomeno estas ununura en la monda skalo de montkanto. Due, kantareo de Hua'er estas tre vasta. Ĝi estas populara en preskaŭ trionoj da regionoj de Ĉinio."

Erudiciuloj trovis, ke homoj en la 9 naciecoj, kie populariĝas Hua'er, estas diversreligiaj. Kiaj Islamo, tibeta Budaismo kaj aliaj. Inter ili, plej partoj da homoj havas sian propran dialekton, tamen kantante en Hua'er, ili komplete uzas la ĉinan. Kial Hua'er povas popuraliĝi inter diversaj naciecaj religiaj kaj kulturaj popoloj? Ke Yang, prezidanto de la Esplora Komisiono de Hua'er en Gansu-provinco, profesoro de Lanzhou-Universitato opinias,

"Komence ĝi ĉefe estis montkanto de Han-nacieco, poste plimultaj naciecoj aliĝis al ĝi kaj formis sian melodion kun diversaj naciecaj fenomenoj kaj poste aperas la hodiaŭa Hua'er. La plej grava fenomeno de Hua'er estas komuna kreado de diversaj naciecoj. Tio ja spegulas la kulturan integrecon de Ĉinio kaj ankaŭ montras, ke diversaj naciecanoj amike kunvivas kaj faras interkomunikadon per montkantado."

Esplorante "Hua'er", erudiciuloj rimarkis, ke la kantteksto montras kulturon de Islamismo. Laŭdire, prauloj de Hui-nacieco, kiuj ŝatis kanti Hua'er, uzis persan kaj araban lingvojn dum la kantado. Kvankam nuntempe la ĉina lingvo estas plej ofte uzata lingvo, tamen dum la kantado, oni povas trovi la tiaman vivon. Ne nur ĉinoj, sed ankaŭ iuj erudiciuloj de Britio kaj Usono amas Hua'er kaj faras profundan esploradon pri ĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto