|
|
||
La mesaĝon mi titoligis komencante per kod-vorto Sh.Ok, kiu signifas "Shanhajo Oktobro 2010", por pli klare distingi miajn ĉiutagajn raportojn.
Kelkajn minutojn antaŭ la ekflugo al Shanghai, sidante sur mia seĝo 7E, mi deziras dividi miajn impresojn.
Kiel kutime bedaŭrinde mi pakis la valizon lastmomente, la tagon de la forflugo! Feliĉe estis tempo, la ekflugo estas je la 13:40, hodiaŭ vendrede la 8an de oktobro. Cetere tiu tago ne estas ordinara al mi. Estas mia naskiĝtago!!! Eblas do konsideri la vojaĝon komencanta hodiaŭ kiel bela naskiĝtaga donaco.
Pro specifeco de tiu ĉi tago, ŝaltinte la komputilon ĉi-matene, mi ricevis dudekon da bondeziraj mesaĝoj, plejmultaj per la retejo Vizaĝlibro.
Tamen mi devis paki kaj finpaki mian valizon. Mi tre timis, ke mi forgesis kunporti aĵojn. La streĉo estis maksimuma. Des pli ke ofte mi malfruas. Mi timas, timegas, ke forgesis kunporti ion aŭ tion. Feliĉe la elektran konvertigilon mi retrovis lastmomente hieraŭ vespere. Kion mi forgesis ĉi foje, mi ne scias. Bantukon mi intence ne portis, supozante ke estos en la hotelo.
Mi forlasis la hejmon je 11:23, je 11:30 la buso rekta al la flughaveno ekveturis, kaj je 12:12 mi estis en la flughaveno jam, en Roissy Charles-de-Gaulle, terminalo 2F. La vetero tre belas. Blua ĉielo, 19 gradoj.
En la buso mi estis ankoraŭ tre streĉata, do legis retmesaĝojn kaj telefon-mesaĝojn, skribis kelkajn.
La registrado de mia valizo glate disvolviĝis, la valizo pezas 16,2 kg. Post dogana kontrolo, unuafoje kun portebla komputilo, alveno en la enaviadiliga halo. Ne estas frizisto bedaŭrinde tie, devos trovi en Ŝanhajo. Aĉeto de multaj manĝaĵ-donacoj: rugxa bordoza vino, ronda skatolo kun fromaĝaro, ĉokoladoj francaj.
Je la 13a kaj kelkaj minutoj mi jam eniras la aviadilon, iu Airbus A330. Bedaŭrinde seĝo en la mezo. Streĉo jam malaperis. Estos 11 hora flugo. Ĝis tre baldaŭa revido, Ŝanhajo!
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |