Vizitu Forumon

Sh.Ok 2010 n-ro 04: 2-a vojaĝo al Ŝanhajo, duone en la Ekspozicio, duone kunstreĉe

(GMT+08:00) 2010-10-12 23:46:16

Ĉi vespere mi ne povos skribi tre multe, ĉar denove mi lacegas, dorminte ankoraŭfoje ne sufiĉe, ĉar mi estis ege streĉita hodiaŭ, pro mia tiel nomata "art-prezento" kiu evidentiĝis ne preta, kaj ĉar morgaŭ ni devos forveturi kaj do ekstari ankoraŭ pli frue ol hodiaŭ. Jam je la 07:30 estos la ekveturo! :(

Mi vere klopodu dormi pli ol 6 horoj ĉi nokte.

Anstataŭ longa komento hodiaŭ, mi promesas disponigi mian pri-ŝanhajan lumbildaron al ĉiuj dezirantoj. Eble ĝi eĉ haveblos en retejo de ĈRI.

La ĉi posttagmeza prezento mia estis preskaŭ katatrofo. Mi eĉ ne komparas kun la brilaj prezentoj (plej parte kantaj) de miaj kolegoj-partoprenantoj.

Ĉu mi sukcesos eldiri pli da ĉinaj vortoj ol faris hodiaŭ? Komenti ĉiujn bildojn sen tro tedi la ĉeestantojn? Ni vidos. La hodiaŭa provludado ne estis senutila.

Ĉi matene ni vizitis okcidente de la ekspozicia zono kelkajn kompaniajn pavilonojn: la Ŝtata Elektro-Transportreto, kun impresa lumplena filmo en "magia kubo", Coca Cola, denove, kaj la Ĉina Aviadila, kun la plej bela el ĉiuj film-prezentoj viditaj de mi en la Ekspozicio: 3-dimensia kun okulvitroj kaj simulatoroj en vagonetoj.

Do, bonan nokton al mi! Mi ne malŝparu tro da tempo ĉi vespere. Morgaŭ vekiĝo planita je 05:55 !

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto