|
|
||
23:28, je la unua etaĝo sur ĉetrinkeja fotelo, per la hotela sendrata retkonekto "tsunami".
Antaŭ kelkaj horoj revenintaj al la hotelo per la buso, mi diris, ke mi ne estas laca kaj ankoraŭ deziras promeni urbe. Nun tamen mi sentas la lacegon. Ĝi ekhezitigis min pri skribi ĉi vespere aŭ ne. Unuflanke pro pigreco kaj laceco mi ne emis skribi. Tial mi neniam skribas tagnotojn kutime, kvankam foje estas raportindaĵoj. Sed aliflanke kiom utilas kaj emociigas relegi monatojn, semajnojn, tagojn poste, por rememori belajn memoraĵojn delonge forgesitajn malgraŭ la baraktado memoradi ilin.
Do kio pri hodiaŭ?
Eblas diri, ke ĝi estis la plej longa tago. Ni devis ekveturi jam je 07:30 ! Estis aŭtomataj vek-alvokoj al ĉiuj je 06:30, mi vekiĝis jam je 5:55 !!
Ĝi estis ankaŭ la plej emociiga, por tiuj, kiuj havas emociojn. Mi havas nur 3: gaja (aŭ gajeta, pli ofte), malgaja kaj streĉi ta. Mi sentis 2 el tiuj emocioj hodiaŭ, ĉefe. La 2 lastajn, evidente.
Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj jam estis en la manĝejo, kiam mi venis tien je 07:00.
Trafik-ŝtopiĝoj estis. Pro tio nia buso alvenis al Ŝanhaja radio-konstruaĵo nur ĉirkaŭ. 1 horon poste. Tamen ni havis pli ol sufiĉe da tempo ĝis la eko planita je la 10-a. La tempo ne estis tro abunda por la virinoj en nia grupo, kiuj devis ŝangxi siajn vestiĝojn. Michela surmetis belan ruĝan robon, Yuka veran kimonon!, Maria ruĝan pantalon-tradician-kostumon.
Ankaŭ la vjetnama viro ŝanĝis sin, surmetis tradician vestaĵon kaj Mikolaj tradician belorusian ĉemizon.
La solenaĵo komenciĝis je 10:07. Je la unua tablo-vico en la salono sidis la gravuloj: estraranoj de la Ŝanjaja disaudiga centro, de la komunika Oficejo de la Ekspo-Buroo kaj de la ĈRI.
Unue salutparolis ĉiuj gravuloj, ĉine. Poste venis la artprezentoj, lerte enkondukitaj de la prezentisto Haibo.
Tiam mi vere konvinkiĝis, ke ĉiuj partoprenantoj estas artistoj, artemaj aŭ eĉ talentuloj - krom mi. Mi demandis min, kion mi faris tie meze de ĉiuj ili. Post niaj artprezentojn ni ĉiuj ricevis de malsama estro la premiojn: enkadrigitan ateston kaj grandan pluŝon de Haibao ... ne de Haibo la prezentisto.
Je la 12-a kaj iom finiĝis la solenaĵo, post grupa fotado kaj individuaj fotadoj.
Tiam mi tamen sukcesis doni miajn 2 plej grandajn donacojn, la vinon kaj la fromaĝaran skatolon.
Buso al urba luksa restoracio, kie ni iris al la 2D etaĝo. Nin atendis en granda salono 4 tabloj kaj scenejo, kie denove salutparolis kelkaj gravuloj. En la meza plej granda tablo sidis la gravuloj. La kandidatoj estis dividitaj en 2 tabloj. Mi estis kun Lydia, Gedas kaj Yuka plus la respektivaj interpretistoj kaj la prezentisto.
Posttagmeze la plano estis viziti lokan familion, ni ekis je 14:10. Poste busis al la ĉina gastiga familio. Tiam estis la parto plej malstreĉiga de la tago, eble de la semajno. Ni ludis diversajn eksterajn ludojn, trinkis verdan teon en tasetoj, spektis la elsendeton pri ni en CCTV, kie aperis la vjetnamo, la bulgarino kaj la germanino intervjuita. Fine subskribis oran libron, preparis iajn rolitajn mangxajxetojn, kaj vespermanĝis, jam je 17-a iom! Miatable estis la 2 belarusoj, kun ilia aminda interpretistino, Selena, juna ĉina raportisto.
Ĉirkaŭ je la 18-a reveno al la hotelo. Iris al la 1a etaĝo, kie sidis kaj trinkis Yuka kaj interpretistino. Mi profitis la okazon por intetvjueti Yuka en la angla, ŝi afable proponis al mi trinki ion, mi elektis koltelon "Alexander"
Post kelkaj minutoj surprize - kaj tamen atendite - alvenis Ĝoja, mi estis tre ĝoja pro ŝia alveno. Vespere promenis ni bedaŭrinde subpluve, metrointaj al la Popola Placo per linioj 4 kaj 2 (biletoj 4 CNY tien). Ĝoja kiu ne manĝis ekde tagmanĝo en la aviadilo, profitis, ke ni estis sur Nankina strato por aĉeti manĝaĵon en usona rapidmanĝejo :(
Je 22:38 ni estis revene en la hotelo. Kiom longega, emoci- kaj aktivplena tago, ĉu ne ?!
Oj denove tro malfruas, jam estas 00:35 :( wan ann !
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |