Vizitu Forumon

Ĉinoj uzas 12 animalojn fari kronologion

(GMT+08:00) 2011-01-13 17:19:51



Ĉinaj antikvaj astronomoj dividis 24 horojn de unu tago en 12 unuojn, ĉiu unuo havas 2 horojn, kaj la tempo de la 23-a ĝis la 1-a de la venonta tago estas la unua unuo. Por memoro, astronomoj elektis la 12 animalojn kaj laŭ vivkutimoj de la 12 animaloj difinis ilin kun unuoj. En la unua unuo, rato oftege agas, en la dua unuo de la 1-a horo ĝis la 3-a horo, bovo remaĉas, kaj en la 3-a unuo de la 4-a horo ĝis la 6-a horo, tigro vivplene agas, kaj tiel plu.

En Ĉinio, Printempa Festo estas solena festo. Ĉinoj uzas 12 animalojn fari kronologion, nome unu jaro posedas unu favor-aŭspician animalon, tiel do 12 jaroj formas grupon, kaj grupo sekvas grupon.

Tial, ĉijare homoj, kiuj aĝas 12, 24, 36, 48, 60 jarojn kaj tiel plu, tute apartenas al leporo. Karaj aŭskultantoj! Ĉu vi estas apartena al la jaro de Leporo?

En antikva Ĉinio, la jaro, en kiu homoj aĝas 12 jarojn, estis titolita Banding, tio signifas, ke homoj aĝantaj 12 jarojn estas nek infanoj nek adoltoj. La jaro, en kiu homoj aĝas 24 jarojn, titolita Baigun, tio signifas, ke ili devas jam havi ideojn en la aĝo de 24 jaroj. La jaro, en kiu homoj aĝas 36 jarojn, titolita Yuanming, tio signifas, ke ili devas sukcese fari grandan aferon en la socio. La jaro, en kiu homoj aĝas 48 jarojn, titolita Zhongjian, tio signifas, ke ili estas la ĉefforto de la socio, devas vivteni la tutan familion kaj daŭrigi grandan aferon en la socio. Kaj la jaro, en kiu homoj aĝas 60 jarojn, titolita Huajia, tio signifas, ke ili jam plenumas grandan aferon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto