Vizitu Forumon

La monstro Jaro

(GMT+08:00) 2011-01-13 17:22:26
     La ĉina tradicio de festado al la Novjaro havas milojn da jaroj. Okaze de la Printempa Festo, oni eksplodigas petardejonn, pendigas ruĝajn lanternojn, sin vestas per novaj vestoj kaj manĝas frandaĵojn……. Estas kurioze, ke en la ĉina lingvo, laŭ legendo, jaro estas monstro. Ĝi loĝis sub maro kaj en la lastaj tagoj de ĉiu jaro, ĝi suriris bordon kaj voris dombestojn kaj damaĝis homojn. Do homoj eskapis. Iunokte, kiam vilaĝanoj ekeskapis, veturis al la vilaĝo maljunulo almozpetante. Nur maljunulino donis manĝaĵon al li kaj konsilis lin eskapi for de la monstro Jaro. Tamen la maljunulo ridetis dirante: "Se vi permesos al mi loĝi ĉi tie tutnokte, mi certe forpelos monstron Jaron. La maljunulino ne konsentis, kaj konsilis lin foje kaj refoje, tamen la maljunulo ne volis eskapi. Nokte nur li estis en la vilaĝo. meznokte, la monstro Jaro alvenis, ĝi rimarkis diferencan atmosferon, ke sur la pordo de la maljunulino, estas granda ruĝa papero, en la domo brulas kandelo. La monstro Jaro ektremis kaj kriis puŝiĝante, kaj proksimiĝis al la pordo, la monstro Jaro subite aŭdis krakon, ĝi timtremiis, kaj ne kuraĝis iri antaŭen .Ĉar Jaro timis ruĝon, flamon kaj eksplodsonon. Kiam Jaro ne plu iris antaŭen, la pordo malfermiĝis. La maljunulo kun ruĝa vesto ridis. Jaro surprizite forkuris. De tiam homoj surhavis ruĝajn vestojn, flamigis kaj krakigis por forpeli monstron Jaron.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto