Vizitu Forumon

Templa Foiro

(GMT+08:00) 2011-01-13 17:25:37

Templa foiro estas unu el la plej tradiciaj festaj aranĝoj de ĉinoj. Antaŭe la foiro ofte okazis kun religiaj aktivadoj de Budhismo aŭ Taoismo ĉirkaŭ temploj, tial estas nomata "templa foiro". Nun vi povas ne nur gustumi aŭtentikajn pekinajn manĝetojn kaj vidi centpocentan tianqiao-an superegan lertecon de la maljuna urbo, sed ankaŭ provi apartajn manĝaĵojn el deversaj regionoj de Ĉinio, eĉ fremdlandaj manĝaĵoj aperas en la pekina templa foiro, aldonante novan enhavon al malnova foiro. Ĉiu foiro havas sian propran karakterizon, ekzemple, la plej maljuna kaj plej granda templa foiro estas la Longtan-a foiro (Draka Lago), ĝia aparteco kuŝas en diversaj manĝetoj, komercaĵoj, amuzadoj kaj popularaj akrobataĵoj.

Kaj la foiro en Baiyunguan estas la plej longa templa foiro kun densa religia nuanco en Pekino. Baiyunguan okazigas diversajn freŝajn kaj mirindajn aktivadojn, inkluzive de multaj taoismaj religiaj ritoj, tial ĝi absorbis amason da popolanoj.

La Dongyue-a templa foiro estas konata pro kulturo pri feliĉo. En la historio ĝi estis centro pri populara kultura aktivado en Pekino kaj loko pri peto de feliĉo kaj ricevo de favora aŭspicio. Tial la temo de Dongyue-a templa foiro estas peti feliĉon kaj ricevi bonan aŭguron, alporti feliĉon al hejmo. En la Dongyue-a templa foiro oni disvolvis aktivado pri 'peti feliĉan tabuleton, skribi feliĉan ŝtofon, rondiri laŭ feliĉa arbo'". Peti feliĉan tabuleton estas skribi bondeziron en paro da ruĝaj tabuletoj, la unua estas pendigita en iu ajn loko en la templo kaj la alia estas alportita al hejmo, celante peti feliĉon kaj ricevi bonan aŭguron, alporti feliĉon al hejmo. Skribi feliĉan ŝtofon estas sterni grandan ruĝan ŝtofon sur koncernaj pozicioj de la tuta korto, kaj popolanoj povas skribi siajn bondezirojn sur ĝi, la plejparto estas 'sanon kaj longvivon al geavoj', 'esperas, ke genepoj sukcesos en universitata enira ekzameno ', 'sukcesan laboron' kaj aliaj gratuloj. La tria aktivado pri rondiro ĉirkaŭ feliĉa arbo estas tio ke, en la centro de templo troviĝas antikvega cipreso, sur kiu pendiĝas multaj feliĉaj tabuletoj, laŭ legendo, la antikvega cipreso havas fean odoron kaj povas alporti bonan fortunon per rondiro ĉirkaŭ ĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto