Vizitu Forumon

Origino de Lanterna Festo

(GMT+08:00) 2011-01-13 17:28:40

La Lanterna Festo havas la historion je pli ol 2 000 jaroj. En la ĉina antikveco, en la Lanterna Festo, oni okazigis celebran aktivadon esprimante, ke la vintro baldaŭ pasos kaj la printempo venos, novraŭnda kultivado komenciĝos.

Pri la origino de ĉi tiu festo, troviĝas interesa legendo: Antaŭ longa longa tempo, dia birdo falis en la homan mondon pro perdo de sia vojo, ĝi neatendite estis mortigata de ĉasisto, kiu ne sciis ĝian devenon. Ĉielo estis tre furioza pro tio kaj ordonis al armeanoj fari brulegon en la homa mondo por tute mortigi la homojn en la 15-a tago de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro. La filino de Ĉielo estas bonkora, ŝi forte kompatis la popolanojn senkulpe suferontajn de tia turmento, do ŝi konigis la informon al popolanoj riskante sian vivon. Sciinte la informon, popolanoj estis tre tre teruritaj. Kion fari? Feliĉe, ke maljunulo elpensis ideon, li diris al popolanoj: "De la 14-a ĝis la 16-a de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro, ĉiuj familioj pendigu ruĝajn lanternojn, eksplodigu petardojn kaj bruligu artfajraĵojn. Tiam Ĉielo opinios ke ĉiuj homoj estas mortigitaj de fajro." Tio estas bona ideo, ĉu ne? Vespere de la 15-a de la 1-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro, ĉie lanternoj estis pendigataj, la sonoj de petardoj klare krakis kaj la ĉielo plenis de briloj de artfajraĵoj. Ĉielaj armeanoj trovis, ke estas tute ruĝaj briloj en la homa mondo, ili opiniis, ke tio estas bruligita de fajro, tiel ili raportis al Ĉielo, ke ne necesas bruligado en la homa mondo. Tial oni protektis sian vivon. Por memori tion, de tiam en ĉiu 15-a de la 1-a monato de la nova jaro laŭ la ĉina luna kalendaro, oni pendigas lanternojn kaj bruligas artfajraĵojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto