Vizitu Forumon

Kutimo en Lanterna Festo

(GMT+08:00) 2011-01-13 17:29:50
Laŭ la legendo, ni scias, ke spektado de diversaj lanternoj estas kutimo en la Lanterna Festo. Ĉi tiu kutimo komenciĝis en la dinastio Han ( de 206 antaŭ Kristo ĝis 220 post Kristo), kaj en la dinastio Tang ( preskaŭ antaŭ 1 300 jaroj) aperis akrobataĵo en lanterna festivalo. Laŭ noto, en Chang'an (nuna ĉina okcidenta urbo Xi'an), la ĉefurbo de la dinastio Tang, oni faris "grandan lanternan monton", altan je preskaŭ 7 metroj kaj konsistantan el pli ol 50 miloj da diversaj lanternoj.

Oni faras lanternojn el multkoloraj paperoj, ekzistas diversaj formoj de lanternoj, ekzemple hom-formaj, birdo-formaj, floro-formaj, besto-formaj kaj konstruaĵo-formaj. Interalie, karuseleca lanterno estas la lanterno kun la plej ĉina trajto. En ĉi tia lanterno, troviĝas helica instalaĵo, per varmo kaŭzita de la brulado de kandelo en la lanterno, la helico kirliĝas,sekve kuras la papera ĉevalo metita en la helico. Ĝia ombro reflektiĝas sur la lanternŝirmilo, do ekstere oni vidas la scenon kvazaŭ dekmil ĉevaloj galopus. Ĉu estas interese? Laŭ maljunulo, karuseleca lanterno jam havas centjaran historion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto