Vizitu Forumon

Manĝo de Yuanxiao estas kutimo en Lanterna Festo

(GMT+08:00) 2011-01-13 17:31:47

Manĝo de Yuanxiao estas kutimo en la Lanterna Festo. En la dinastio Song (de 960 ĝis 1279 post la Kristo) oni komencis manĝi Yuanxiao en la Lanterna Festo. Kio estas Yuanxiao? Ĝi estas bulo kun farĉo farita el diversaj specoj, ekzemple sezamaj semeroj, nuksaj aŭ arakidgrajnaj pecetoj kirle miksitaj en sukero, kaj kun ŝelo farita el gluriza pasto. Post kuirado, oni povas manĝi, bonguste! Nun jam ekzistas preskaŭ 30 specoj de Yuanxiao. Manĝo de Yuanxiao signifas renkontiĝon kaj favoran aŭspicion. Pro tio, Lanterna Festo nomiĝas ankaŭ Yuanxiao-a Festo.

Troviĝas ankaŭ multaj plezurigaj aktivadoj, el ili leondanco estas tre bonvenigata de popolanoj. Laŭ legendo, la leondanco venis el Hindio. Leono estas rajdobesto de Bodisatvoj. Kun la eniro de Budaismo en Ĉinion, ankaŭ leondanco venis al Ĉinio. Leondanco en Ĉinio jam havas historion de pli ol 1 000 jaroj. En la ĉina nordo, kutime dekoj da homoj kune svingas leonfiguron manifestante, la spiriton grandiozan; en la ĉina sudo, kutime du homoj svingas leonfiguron, la movoj kaj teknikoj estas diversaj kaj ŝanĝiĝemaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto