|
|
||
En Yuanxiao-festo de l' pasinta jaro,
tagigi l' noktojn lanternoj ne ĉesis;
salikajn branĉojn la luno karesis,
dum rendevuis dolĉe amorparo.
La samo en ĉi-jara festo regas----
jen ĉie la lunbrilo kaj lanterno.
Sed for l' amata kvazaŭ por eterno!
De larmoj la manikoj jam malsekas.
Karaj aŭskultantoj, vi ĵus aŭdis poemon de Ouyang Xiu (1007---1072), verkitan laŭ la melodio Shengzazi. Sekve bonvolu aŭskulti poemon, verkitan de Xin Qiji (1140---1207) laŭ la ritmo Qingyu'an el versaĵo de Zhang Heng(78---139)
Sennombraj "floroj" ridas en la primavera vento,
fajraĵaj steloj verve pluvas tra la firmamento;
pro gravuritaj ĉaroj vojoj bonodoras,
dum lirlas ŝakuhaĉ' feniksa;
sin turnas bril' de pot' oniksa
kaj "fiŝ-draka" dancado tra la nokt' fervoras.
Virinoj pompe ornamitaj lantapaŝe pasas
kaj ridgluglojn kaj parfumon malantaŭ si postlasas.
Mi serĉas ŝin el ili---vano min turmentas!
Mi l' kapon deturnas subite
kaj rimarkas emociite,
ke en angulo lumomanka ŝi atendas.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |