Vizitu Forumon

CIBN fariĝos internacia amaskomunikilo kun mondinfluo

(GMT+08:00) 2011-01-17 18:04:46

La 18-an de januaro, fondiĝis la Ĉina Internacia Brodkast-Reto (CIBN) funkciigata de Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Vicĝenerala redaktoro de la Radio sinjoro Ma Weigong intervjuate diris, ke la fondo de CIBN markas, ke ĈRI ekmarŝas al internacia amaskomunikila grupo. Oni klopodas por forĝi ĝin el Ĉinio kiel internacian amaskomunikilon kun monda influo.

Sinjoro Ma Weigong diris, ke CIBN fariĝos la ĉina unua internacia amaskomunikila organo kun la supereco de multaj lingvoj kaj kvalifiko de ĉiaj operacioj de amaskomunikiloj. Ĝi diferencas de ia ajn amaskomunikilo sed ampleksas ĉiujn operaciojn de ĈRI. Ĝi donos tute novan sperton al akceptantoj.

"Ĝi estas organo kaj 'ĉinia' kaj 'internacia', kun 'brodkasto' kaj "televido', ĝi estas tiu internacia kaj tutmondiga por brodkasto, televido el Ĉinio kaj surbazita de Ĉinio, ĝi estas tiu en la kampo de nova amaskomunikilo."

Ĉina Radio Internacia, fondita en 1941, havas 70-jaran historion. Ĝi estas ŝtata propaganda fako. Lastajn jarojn, kun la akra konkurenco de internaciaj amaskomunikiloj kaj la altiĝo de la ĉina statuso en internacia socio, Ĉina Radio Internacia difinis la celon starigi modernan, ampleksan kaj internacie unuaklasan amaskomunikilon, kaj klopodas por komprenigi kaj amikigi la popolojn tutmondajn kun la ĉinaj. ĈRI jam formis framon de kvin operacioj kiaj radio, periodaĵoj, interreto, movebla termino kaj video. Kun 61 lingvoj, ĝi jam posedas la embrion de ampleksa amaskomunikila grupo.

Ma Weigong konigis la operaciojn de CIBN. Li diris,

"CIBN estas brodkast-televida organo de nova amaskomunikilo. Ĝi havas tri platformojn: brodkasto de ĈRI; ĈRI-Surreta dissendo, interreta televido kaj la TD-video-kanalo. La lasta estos gvidilo en la estonta disvolvo de CIBN."

Ma Weigong esprimis, ke kun la altiĝo de ampleksa povo kaj internacia statuso de Ĉinio, pli kaj pli oftas la interŝanĝoj de Ĉinio kun la mondo. Necesas por Ĉinio starigi amaskomunikilon kun internacia famo, kiu informas la mondon pri Ĉinio.

"Ĉinio estas pli kaj pli multe atentata. Nuna mondo bezonas informiĝi pri Ĉinio. Ni bezonas internacie influhavan amaskomunikilon. Tial ni devas havigi al ni efikan kanalon, kiu informas la mondon pri Ĉinio. Ni do bone forĝos CIBN por ke ĝi estu ponto liganta la mondon."

Li diris, ke estas longa vojo por famigi internacian amaskomunikilon, kiu influas la mondon. La fondiĝo de CIBN estas nur komenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto