Vizitu Forumon

Ĝenerale pri Tutmonda Brodkast-Mediata Grupo

(GMT+08:00) 2011-01-18 18:15:51

Tutmonda Brodkast-Mediata Grupo estas establita de Ĉina Radio Internacia por ekspansiigi la komunikadon kaj kulturan industrion, altigi la nivelon de la kultura industrio kaj promocii la influon. Ĝi estas bazita sur la ideo pri funkciigo kaj administro de modernaj emdiatoj.

Surbaze de diversaj vehikloj kaj resursoj de Ĉina Radio internacia la Tutmonda Brodkast-Mediata Grupo ludas la rolon kunordigi resursojn de diversaj vehikloj, merkatigi kaj administri mediatajn servojn, koncernajn al radiofonio, televido, eldono, retejo kaj nova mediato.

Ĝi estas iniciatita kaj fondita de la investkompanio Jiarong sub la kuna administro de la Brodkast-Mediata Kompanio de ĈRI kaj ĝiaj strategiaj partneroj, Kompanio Tongfang kaj Mediata Grupo de Zhejiang-provinco. Tial ĝi havas la fonon de akciuloj de ŝtatnivela mediato kaj ankaŭ de altteknika mediato kaj investkomanio.

Aprobite de la Ŝtata Administracio pri Radio, Televido kaj Filmo, ĈRI ekfunkciigos Ĉinan Internacian Brodkast-Reton, kaj la Brodkast-Mediata Kompanio portos sur sin la taskon funkciigi diversajn servojn sub la Tutmonda Brodkast-Mediata Grupo. Laŭ la disvolvan plano, ellaborita de ĈRI por Ĉina Internacia Brodkast-Reto, la kompanio kunordigos diversajn elementojn de politico, industrio, merkato, tekniko, fakuloj kaj kapitalo, lernos spertojn de sukcesaj mediatoj, prenos novigon kaj la ĉefan ideon, kaj liveros fortikan apogon por levi Ĉinan Internacian Brodkast-Reton kaj stabile altigi la kapablon de ĈRI.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto