Vizitu Forumon

Lepora Jaro

(GMT+08:00) 2011-01-24 18:22:22
Baldaŭ venos la "lepora jaro" laŭ la ĉina lun-kalendaro. Parolante pri leporo, pekinanoj cent-procente pensas la faman statueton "Argila Leporo por la Aŭtunmeza Festo", sed tiu pekin-tradicia figuro estas pli-malpli nekonata por multaj alilokaj homoj, hodiaŭ, ĉina folkloristo Zhai Hongqi konkrete konigos al vi ĉion pri tiu argilaĵo en leporkapa formo..

"Ĝi estas argila skulptaĵo, oni havas muldilon ekskluzivan por tiu statueto. Ĝia vizaĝo blankas kiel ordinara leporo, kun tri lipojn, du ruĝaj oreloj kaj okuloj, li estas vestita per armaĵo, kaj rajdanta sur unu tigro. Unue, mi malmulte pripensas kial li tiel aspektas, sed oni dubas, kial leporo rajdas sur tigro? Ja estas apetita plado la leporo por tigro! Tial mi opinias, ke homoj, kiuj kreas tiun statueton, estas ege eminenta, laŭ lia desegno, la plej delikata kaj aminda animalo rajdis sur la plej sovaĝa kaj feroca, estas ege malfacile elpensi tion. Sed estas bedaŭrinde, ke la identeco de kreinto nun ne povas esti enketata."

La argila statueto ne nur havas la nekompareble unikan figuron, sed ankaŭ portas la atentindan signifon de folkloro.

"Estas evidente, ke tiu argilaĵo okupas tre gravan lokon en la pekina kulturo, eĉ en la ĉina kulturo. Kiam venas la festo, oni havas la plej altan estimon pri ĝi. Tial homo, kiu naskiĝis en la "lepora jaro", meti al si la ruĝan zonon kiel la argilaĵo, por deziri katastrofo-forigon, sekurecon kaj sanon, tio estas signifo de la argilaĵo por la vivo. Ankaŭ maljunuloj diris dum la festo, ke oni devas aĉeti la ruĝan zonon, kaj tuj al si metas ĝin! Okaze de la naskiĝtago de infano, familianoj ankoraŭ donas al li la agrilaĵon, por montri la bondezirojn.

Estas ankaŭ onidiro pri tiu argilaĵo: en antikveco, propagiĝis la pesto en la urbo de Pekino, preskaŭ ĉiuj homoj malsaniĝis, kaj ne povas esti resanigitaj. Chang-e, kiu estas la feino vivanta sur la luno, korŝiris kiam ŝi sciis kio okazis. Ŝi tuj ekspedis sian dorlotatan beston "Jada Leporo" al la homa mondo. La "Jada Leporo" sin ŝanĝis al junulino, ŝi iris en ĉiuj familioj, kaj resanigis multajn homojn. Homoj respektive donis al ŝi donacojn por esprimi siajn dankojn, sed ŝi akceptis nenion. La "Jada Leporo" jen aperis kiel oleo-vendisto, jen kiel sortodivenisto, Jen aspektas kiel viro, jen virino ……. Por kuraci pli multe da homoj, la "Jada Leporo" rajdis sur ĉevalo, cervo, leono aŭ tigro, kaj iris tra la tuta Pekino. Post la forigo de la pesto, "Juda Leporo" revenis al la luno. Poste, oni skulptis figuron de "Jada Leporo" el argilo, ĝi rajdis sur diferencaj bestoj, kiaj cervo kaj fenikso, ĝi vestas sin per armaĵo, aŭ per uniformoj de diversaj profesioj, ĝi estas en diferencaj pozoj kaj ege aminda. Kiam venas la tago de 15-a de la 8-a monato laŭ la luna kalendaro, oni oferas al ĝi bongustajn fruktojn kaj pladojn por danki ĝin pro tio, ke ĝi alportas sanon kaj feliĉon al la homa mondo, oni ankaŭ intime nomas ĝin "Onklo Leporo" aŭ "Onklino Leporo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto