Vizitu Forumon

Virinoj briligas la du "sesiojn"

(GMT+08:00) 2011-03-08 12:44:23
En ĉiujara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Ĉinio, okufrapas figuroj de virinoj. Ili portas la novan stilon en ĉina politiko. Inter la reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kvinono estas virinoj. Ili viglas en la politika scenejo, enfokusiĝas sur aktualaĵoj, atentas pri vivrimedoj de popolanoj. Ili saĝas kiel viroj kaj kondutas kun grandanimeco. Hodiaŭ, okaze de la Internacia Tago de Virinoj, mi prezentas iujn el ili:

Shen Jilan, 82-jara kampanino, atestas la ŝanĝiĝon de la ĉina socio

Shen Jilan estas ununura persono, kiu de sinsekvaj 50 jaroj estas reprezentanto de la popola kongreso. Ŝi fiere diras, "Mi estas atestanto de la Tutlanda Popola Kongreso." Parolante pri la ŝanĝiĝon, ŝi diris: "Antaŭe, ni faris voĉdonon per manolevo, nun ni uzas elektronikan voĉdonilon." En 1954, ŝi elmetis proponon al la popola kongreso, ke "Viroj kaj virinoj ĝuu egalan pagon." Nun Ŝi deziras, ke virinoj sin estimu, kaj fariĝu viglaj elementoj en la socia konstruado.


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto