Vizitu Forumon

Wei Jianguo: Servada komerco povas solvi enlaboriĝon de diplomitoj

(GMT+08:00) 2011-03-08 14:00:29

Wei Jianguo, eksa komerca vicministro de Ĉinio, estas vicdirektoro de Eksterafera Komitato sub la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li ankaŭ estas ĝenerala sekretario de Ĉina Internacia Centro pri Ekonomiaj Interfluoj. Nun li respondecas pri la ĉiutagaj laboroj de la centro, kiu estas nomata plej altranga intelekta trezorejo.

Ĉinio elmetis la postulon, ke en la estontaj 5 jaroj oni grandforte disvolvu subkontraktan industrion de internacia servado. Wei Jianguo opiniis, ke servada komerco povas efike solvi la enlaboriĝan problemon de universitataj diplomitoj.

Servada komerco havas alinomon laborada komerco. Ĝi estas ekonomia interfluo, per kiu la landoj reciproke liveras servadon. Nun rapida disvolviĝo de subkontrakta industrio de internacia servado jam fariĝis nova tendenco en mondaj industrioj. Ni devas utiligi la ŝancon, ke ŝanĝiĝas maniero de monda servada komerco. En la ĉina 12a kvinjara projekto, oni precipe menciis fortigi servadan komercon kaj altigis ĝin al ŝtata strategio.

Rememorante la pasintajn 30 jarojn post reformado kaj malfermo, ni plene utiligis la superecojn de laborfortoj, riĉfontoj kaj medio. En la antaŭa komerco, prilabora komerco ludis neanstataŭigeblan rolon. Ĝi solvis enlaboriĝon de 120 milionoj da laborantoj el kamparo, akcelis lokan ekonomian disvolviĝon kaj enkondukis iujn administrajn rimedojn. Tamen, se prilabora komerco povas solvi enlaboriĝon de laborantoj el kamparo, do la servada komerco povas solvi enlaboriĝon de universitataj diplomitoj. Estas mirinde, ke en plenuma periodo de la 12a kvinjara projekto, oni povos solvi la enlaboriĝan problemon de diplomitoj per ŝanĝiĝo de komerca maniero. Estas urĝe trovi ŝancojn kaj partnerojn por disvolviĝo longtempa, kontinua kaj sana de servada komerco.

En la 12a kvinjara projekto, oni prezentis kombini importadon kun eksportado. Tio estas la plej granda ŝanĝiĝo. Ĉar importado havas gravan strategian signifon. Unue, ni devas enkonduki produktaĵan strukturon de evoluintaj landoj. Due, ni devas importi marajn produktojn, agrikulturaĵojn kaj mineralajn produktaĵojn el evoluantaj landoj. Trie, ni devas fari importadon el plej neevoluintaj landoj. Se ni fortigos importadon, ni povas malstreĉigi la disputojn kun komercaj partneroj, redukti la komercan favoran saldon kaj samtempe fortigi ekonomian kaj komercan rilatojn kun aliaj landoj.

La 12a kvinjara projekto prezentis rapidigi efektivigon de strategio pri iro al ekstero. Wei Jianguo opiniis, ke nun estas la plej bona periodo, ke ĉinaj entreprenoj iru al ekstero.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia raporto. Dankon pro via aŭskulto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto