Vizitu Forumon

Fermiĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-03-14 13:04:03

Antaǔtagmeze de la 14-a de marto en Pekino fermiĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, sukcese plenuminte diversajn erojn de la tagordo. Al la fermo ĉeestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, prezidis la fermon.

La sesio sankciis la raporton de ĉefministro Wen Jiabao pri laboroj de la registaro, skizon de la 12-a Kvinjara Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo, Planon pri Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo en la Jaro 2011, centran buĝeton de la jaro 2011, laborraporton de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj laborraportojn de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto