Vizitu Forumon

Ĉinio sin pretigas por helpi la najbaran landon

(GMT+08:00) 2011-03-22 20:24:09

Kiel najbara lando de Japanio, Ĉinio tre atentas japanajn plagitajn popolanojn kaj sentas la simpation. Ĉinio sin pretigas por la japana prisavado.

Ja en la tago, kiam okazis la tertremo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la nomo de la ĉina registaro kondolence adresis al la japana ĉefministro Naoto Kan, esprimante, ke Ĉinio volontas doni necesajn helpojn. Samtage ĉinaj eksterafera ministro Yang Jiechi, nacidefenda ministro Liang Guanglie esprimis respektive, ke la ĉina prisava teamo, kun riĉaj spertoj, jam pretas por la japana prisavado.

Ĉinaj amaskomunikiloj verŝas grandan atenton al la katastrofo. CCTV de posttagmeze de la 11-a faras plentempan raportadon pri la tertremo kaj la cunamo. Multaj retejoj metis la rilatajn informojn sur la ĉefpaĝon. Direktoro de ĈRI sinjoro Wang Gengnian en la nomo de la tuta laboristaro esprimis la kondolencon al la japana popolo pere de la japanlingvaj disaŭdigo kaj retpaĝo. La redakcio de japanlingva servo faris specialan programeron, kiu sendis la benon al la japana popolo. Sinjorino Fu Ying estas ŝatata parolistino, kies dolĉa voĉo komunikis la kondolencon kaj simpation al la japanaj popolanoj:

"Estas surprize informiĝi pri la tertremo en Japanio. Mi deziras ke ĉiuj laŭeble plej frue renormaligos la vivon. Ni estu en granda solidareco."

La tertremo batas la koron de sennombraj ordinaraj ĉinoj, ili per mikroblogo, reta mesaĝo kaj aliaj manieroj esprimis la kondolencon kaj simpation al plagitoj.

Sinjoro Jiang Yuechun estas esploristo pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li studis en Japanio multajn jarojn. Li diris, ke ĉinoj per diversaj manieroj starigas ligon kun japanaj popolamsoj por kune respondi al la senkompata katastrofo:

"Estas egalaj la naturaj katastrofoj vizaĝataj de la homaro. Ĉiuj landoj devas komune viziĝi la naturajn katastrofojn. Ni elkore deziras, ke ĉiuj en Japanio estu en bona farto."

Nia raportistino Shanshan telefone intervjuis sinjoron Hori Yasuo, kiu donis plej aktualajn raportojn pri la tertremo, kaj informis: "Bonŝance, neniu esperantisto rekte suferis de la tertremo, supozeble ili ĉiuj fartas bone mi supozas."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto