Vizitu Forumon

1.La unua konkurso pri la 70-a jubileo de Ĉina Radio Internacia

(GMT+08:00) 2011-06-22 16:38:13
Saluton, karaj amikoj! Ĉijare estas la 70-a jubileo de Ĉina Radio Internacia. En la 70 jaroj, per la raportoj kaj programoj, ĈRI transsendas saluton kaj amikecon al diverslandaj popolanoj, esprimas aspiron kaj defendon al paco kaj justeco kaj penetras altan takson kaj respekton al plurismaj civilizacioj. Ekde hodiaŭ, koncerne al la Konkurso ni elsendos sume 4 artikolojn. Ni atendas vian aktivan partoprenon.

Do, hodiaŭaj demandoj estas:

1) Per kiu lingvo, Ĉina Radio Internacia raportis unue?

2) En kiu urbo Ĉina Radio Internacia fondis la unuan eksterlandan frekvencmodulan radiostacion?

Vi povas trovi respondojn el la hodiaŭa programero.

La muzikaĵon konas ĉiuj, kiuj ofte aŭdas la programon de Ĉina Radio Internacia. Ĉiumomente, ĝi portas riĉajn informojn kaj sincerajn amikecojn al ĉiuj aŭskultantoj. La muzikaĵo jam fariĝis la signo de Ĉina Radio Internacia.

En la komenco de la 1940-aj jaroj en Yan'an,sidejo de la Centra Komitato de KPĈ, por propagandi Kontraŭjapanan Rezistmiliton, Ĉina Komunista Partio fondis Xinhua-an Radiostacion de Yan'an. En la 3-a de decembro, 1941, la radiostacio unue raportis per japana lingvo. La unua parolisto de la radio estas sinjorino Yuan Qingzhi, kiu loĝis en Ĉinio kiel kontraŭmilita persono. Ŝi diris,

"Mi laboris kiel raportisto en Yan'an. Tiam la kondiĉo estis tre malfacila, multaj kamaradoj helpis al mi."

La raporto de Yuan Qingzhi fariĝis la armilo, kiu subfosis la batalspiriton de japana armeo. Dank'al disaŭdigo de la radiostacio, multaj japanaj soldatoj konis la veron de la milito kaj ĵetis sin en la Kontraŭjapanan Rezistmiliton.

Post la sukceso de la milito, la radiostacio starigis anglalingvan disaŭdigon en 1947. Nun en ĉiuj landoj, vi povas aŭdi la anglalingvan raporton de Ĉina Radio Internacia.

Junie, 1949, Ĉina Radio Internacia, kiu jam translokiĝis al Pekino, starigis la ĉin-lingvan disaŭdigon kaj raportis al suda Ĉinio kaj la Sudorienta Azio per dialektoj de Chaozhou, Kantono kaj Minnan. La konata loka akĉento ligis la korojn de elmigintaj ĉinoj. Por subteni la disvolvon de la ĉina disaŭdigo al eksterlandoj, multaj elmigrintaj ĉinoj revenis hejmen por vivi kaj labori. Sinjorino Guo Longlong, raportistino de Minnan-a dialekto, estas unu el ili. Ŝi diris,

"En septembro, 1949, mi revenis al la patrolando. Tiam ĵus fondiĝis la Radiostacio, kaj estis nomata Xinhua-a Popola Radio. Ĉiuj programoj estis rektaj dissendoj."

Sekvante la renovigon de tekniko, la raporta maniero de Ĉina Radio Internacia ŝanĝiĝas. En februaro, 2006, oficiale fondiĝis frekvencmodula radiostacio de ĉina Radio Internacia en Najrobio, Kenjo, kiu estas la unua eksterlanda frekvencmodula radiostacio de ĈRI. Post unu monato, Li Zhaoxing, tiama ĉina ministro de eksteraj aferoj, diris,

"Antaŭ nelonge, mi vizitis al multaj afrikaj landoj. Mi sentas, ke niaj rilatoj kun afrikaj landoj estas pli kaj pli fortaj, kaj la fundamentoj estas pli kaj pli solidaj. Mi scias, ke via disaŭdigo estas tre bonvenigata en tiaj landoj."

Post 9 monatoj en Vjentiano, ĉefurbo de Laoso, ĈRI fondis la duan frekvencmodulan radiostacion. Ĝis la 1-a de junio, ĉi-jare, ĈRI fondis 60 frekvencmodulajn radiostaciojn en la mondo.

Karaj amikoj, dankon pro via subteno kaj amo al ĈRI. Nun, mi ripetu hodiaŭajn demandojn:

1) Per kiu lingvo, Ĉina Radio Internacia raportis unue?

2) En kiu urbo Ĉina Radio Internacia fondis la unuan eksterlandan frekvencmodulan radiostacion?

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto