Vizitu Forumon

3.Mi amas vian lokan akĉenton

(GMT+08:00) 2011-06-22 16:38:04
Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Radio Internacia. Kiam vi ŝaltis radioricevilon, do vi aǔdis salutojn el Ĉinio. Ĉu vi sentis afablecon kaj ĝojon en tiuj bonkonataj sonoj? Ambaǔ en ĉinaj najbaraj landoj kaj en malproksimaj landoj, homoj povas aǔdi kortuŝajn rakontojn kaj la plej novajn raportojn de Ĉina Radio Internacia pere de la lokaj lingvoj. Hodiaǔ ni prezentas du demandojn al vi:

1. Pere de kiom da lingvoj Ĉina Radio Internacia disaǔdigas?

2. Kiam la multlingva retejo de la Ĉina Radio Internacia en Reto fondiĝis?

Respondojn de tiuj du demandoj vi povas trovi en hodiaǔa programero.

Ĉu la vastuzataj lingvoj en la tuta mondo, ekzemple la angla, la franca, la hispana, la rusa kaj la araba lingvoj, ĉu la bengala, la paŝta, la Sinhala kaj la svahila lingvoj uzataj de apartaj landoj kaj nacioj, ĉiuj havas specialajn frekvencojn kaj retejojn en Ĉina Radio Internacia. Ĉina Radio Internacia komunikadas pere de 61 lingvoj, samtempe ĝi havas profundan inklimiĝon pri landoj kaj kulturoj de tiuj lingvoj.

Vespere en la 29-a de aǔgusto, 1968, Luo Dongquan, kiu tiam lernis en Rumanio, kune kun siaj samklasanoj sidis antaǔ la radioricevilo. Tiutage Ĉina Radio Internacia oficiale komencis rumanlingvan disaǔdigon, kaj ili ĉiuj estas tre ĝojaj.

"Kiam Ĉinio komencis disaǔdigi al Rumanio, ni studis en Rumanio. Tiam ni estis tre ĝojaj kaj rapide diris tion unu al alia. En vespero de la 29-a de aǔgusto, amaso da studentoj sidis antaǔ la radioricevilo kaj je la 9-a horo de la vespero ni aǔdis la disaǔdigon, tio estas la rumana lingvo! Ni estis tre emociaj. Tiam mi pensis, ke se mi laboros en Ĉina Radio Internacia kaj partoprenos en la rumanlingva disaǔdigo, do mi estos tre fiera."

Post unu jaro, Luo Dongquan eklaboris en Ĉina Radio Internacia kiel rumanlingva radioparolisto. Li diris, ke paroli la rumanan lingvon ŝajnas kanti, la lingvo estas tre melodia kaj dolĉa. Dum sia tuta vivo li laboras por disaǔdigi al Rumanio, liaopinie, Rumanio estas lia dua hejmloko.

"Kiam mi estis 17-jara aǔ 18-jara, mi eklernis la rumanan lingvon, dum mia tuta vivo mi lernas ĝin kaj laboras por disaǔdigi al Rumanio. Mi jam rigardas Rumanion kiel mian duan hejmlokon. Mi diris ankaǔ al la rumanoj, ke mi kreskas manĝante rumanan panon, tial mi sentas tre intime al rumanaj amikoj kaj aǔskultantoj. Kiam mi vizitis Rumanion, mi babilis kun ili, mi tre ŝatas la rumanan lingvon."

Simile al Luo Dongquan, en Ĉina Radio Internacia estas tre multaj personoj, kiuj respective premis iun fremdlingvon kiel propran tutvivan karieron. En ilia koro, ne diferencas grandaj kaj malgrandaj landoj, ne estas landlimoj inter kulturoj, ili sentas fiere interflui kun aǔskultantoj pere de la fremdlandaj lingvoj.

La bengalo-disaǔdigo de ĈRI havas historion de pli ol 40 jaroj. De pli ol 40 jaroj, la amikeca sono el Ĉinio neniam interrompiĝis. Multaj bengalaj aǔskultantoj fariĝis mezaĝuloj de infanoj sekvante la disaǔdigon de Ĉina Radio Internacia. Multaj aǔskultantoj amikiĝis kun ĉinaj radioparolistoj, kiuj flue parolas la bengalan lingvon. Shi Jingwu, laboras por bengalo-disaǔdigo dum sia tuta vivo, diris, ke por la lokaj popolanoj, ĉinoj disaǔdigas per ilia nacilingvo, tio estas granda respekto al la bengala kulturo.

"Kvankam estas granda nombro de la bengalaj loĝantoj, sed la lando estas malgranda. Por ili Ĉinio estas granda lando. Ili scias, ke Ĉinio respektas ĉiujn landojn, pro tiu respekto, multaj ĉinoj lernas la bengalan lingvon kaj disaǔdigas per ilia nacilingvo, tio tre emocias ilin. En leteroj de la aǔskultantoj, ili ofte skribis, ke Ĉinio disaǔdigas per ilia nacilingvo, tio estas la plej granda respekto kaj la plej emocia por ili."

El 61 lingvoj uzataj de Ĉina Radio Internacia, Esperanto estas la plej speciala lingvo, nome la artefarita lingvo. Ĝi ne estas nacilingvo, sed en Ĉina Radio Internacia, Esperanto estas rigardata kiel la plej idealisma lingvo. Esperanto-disaǔdigo jam havas la historion de pli ol 40 jaroj. Xie Yuming estas veterano en Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia. Li elspezis dek jarojn por traduki ĉinan klasikan romanon la Ruĝdoma Sonĝo en Esperanton.

Nun la ĉefforto de Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia estas amaso da junuloj, ekzemple belulino Wang Shanshan. En la jaro 2004 en Pekino, kiel volontulo ŝi partoprenis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Ŝi estis tre kortuŝata, ke esperantistoj el la tuta mondo venis al la kongreso. Ŝajnas al ŝi, ke la homo kreis la lingvon por la egaleco.

"En la kongresejo, homoj, kiuj venis el diversaj landoj, parolas Esperanton. Tiam ĉiuj estas tre ĝojaj kaj emociitaj. Esperanto ne estas nacilingvo, sed por ĉiuj homoj, Esperanto estas la dua fremdlanda lingvo, tio estas egala. Homoj povas egale interflui sur la sama bazo."

En Ĉina Radio Internacia tiuj homoj, kiuj havas idealon, per siaj propraj klopodoj respektas diversecon de la kulturoj, serĉas egalecon kaj entenemon de diversaj kulturoj kaj diris al aǔskultantoj el la tuta mondo per sia agado: la homaro neniam estas disigita.

Hodiaǔ ni prezentas du demandojn al vi:

1. Pere de kiom da lingvoj Ĉina Radio Internacia disaǔdigas?

La respondo estas: 61.

2. Kiam la multlingva retejo de la Ĉina Radio Internacia en Reto fondiĝis?

La respondo estas: en la jaro 1998.

Mi esperas, ke la disaǔdigo de Ĉina Radio Internacia donos al vi agrablan kaj kortuŝan memoron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto