Vizitu Forumon

2.Konkurso pri la 70-jariĝo de ĈRI

(GMT+08:00) 2011-06-22 16:38:08

Nun tempas speciala programero por la Konkurso pri la 70-jariĝo de Ĉina Radio Internacia. Estas la dua raporto. La 3-a de decembro 2011 Ĉina Radio Internacia renkontos la 70-an datrevenon de sia fondiĝo. Dum la 70-jara evoluo, ĈRI ne nur perfakte konigas disvolvan Ĉinion sed ankaŭ racie raportas la ŝanĝiĝeman mondon kaj interkomprenigas popolojn tra la mondo. En la nova jarcento, ĈRI des pli profundigas interŝanĝojn kun amaskomunikiloj kaj aŭskultantoj de diversaj landoj, okazigas seriojn da aktivadoj duflankaj kaj plurflankaj, tiel ke ĝi fariĝis sendito komuniki la amikecon. En hodiaŭa programero estas du demandoj:

1. Kiom da regionaj raportisto-stabejoj estos establitaj de ĈRI?

2. En kiu jaro viglis la aktivado "Amikeca Vojaĝo al Rusio"?

La respondoj troviĝas en jena raporto:

Ĉina Radio Internacia, kun plej multaj lingvoj inter la internaciaj amaskomunikiloj, ŝarĝas sin per raportado konigi Ĉinion kaj la mondon. En la konferenca halo de UN, sub la bombardo de Kosova Milito, en Blanka Domo kaj en afrikaj landoj, ĉie okupiĝas la raportistoj de Ĉina Radio Internacia, el la evolulando.

En Marto de 1999, la Kosova Milito konsternis raportistinon de ĈRI Wang Zhimin, kiu misie laboris en raportistejo de ĈRI en eksa Jugoslavio. Tamen ŝi tuj konsciis, ke okazis io raportinda. Ŝi, kontraŭ la kanonado, kuraĝe faris intervjuojn al popolanoj en la milito, kaj raportis pere de ĈRI al la mondo pri ĉio, kio okazis tie.

"Mi iom timiĝis. Kiam komenciĝis la milito, mi ne sciis kion fari, ĉar mi ne travivis militon, kaj ne konsciis ĝian disvolviĝon. Mi aŭdace veturis al lernejoj, konataj entreprenoj, ŝirmejoj kaj loĝkvartaloj. Mi ĉirkaŭveturis en Belgrado, preskaŭ duonan urbon en ok horoj kaj ne manĝis tutan tagon. Reveninte, mi havis la ideon, kaj eksciis kion mi faru por la raportado."

En la preskaŭ 80-taga milito, Wang Zhimin kelkfoje vizaĝis al danĝeroj: foje bombardo distancis de ŝi je nur 50 metrojn; foje ŝi estis pridemandita pro la intervjuo en milite malpermesita areo. Kompreneble, la laboro honoris ŝin. Ŝia seria raporto titolita (Federala Respubliko de) Jugoslavio en la Milito estis distingita per la Ŝtata Novaĵa Premio tiujare.

Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĈRI jam establis 32 raportistejojn ekster la ĉina ĉeftero, inkluzive de tiuj en Hongkong kaj Aomeno, kaj establos 8 regionajn raportisto-stabejojn en Afriko, Mezoriento, Eŭropo kaj Nord-Ameriko en tempodaŭro de dek jaroj. Ili kvazaŭ antenoj etendiĝantaj el Pekino, ĉiumomente viglos en ĉiuj anguloj de la mondo. Dum en iuj regionoj malpacaj, ankoraŭ aktivas la raportistoj de ĈRI.

En la unuaj kvin jaroj de nia jarcento, Hong Lin plene okupiĝis pri la raportado en Pakistano. Tiam li estis la ĉefraportisto de ĈRI, kaj persone travivis la raportadon pri la afgana milito, iraka milito, irana nuklea krizo, cunamo de la Hindia Oceano kaj aliaj gravaj okazaĵoj. En sia albumo, Hong Lin zorge konservas foton, sur kiu bildiĝas bebo en brakumo de Hong Lin. La foto epizodas la intervjuon pri la iraka milito en 2003, kaj montras ankaŭ mildecon dum lia raportado pri la kruela milito.

"Kiam mi faris intervjuon en rifuĝejo ĉe landlimoj de Irako kaj Jordanio, mi vidis la plej junan rifuĝinton tie. Ŝi estas somaliano naskiĝinta en Bagdado tuj post la eksplodo de iraka milito. Estis tre malfacile intervjui al ŝia patrino. Ĉar virinoj kredantaj je islamo, sen akompano de edzo aŭ frato, rifuzas paroli kun viroj. Dank` al ŝia amikeco al ĉina raportisto kaj multfaceta helpo, ŝi akceptis mian intervjuon. Mi do brakumis la bebon kaj havis la foton, kiu estis poste publikigita sur ĵurnaloj kaj televidoj. Unujaron poste, estis aŭskultanto, kiu telefonis al ĈRI por informiĝi pri la bebo naskiĝinta en la milito."

Lastajn jarojn, kun la evoluado de Ĉinio, la internacia socio pliatentas kaj atendas la voĉojn el evolulandoj. Kiam venas gravaj okazaĵoj internacie, ĉiam aŭdiĝas el ĈRI la ĉina voĉo. Sinjoro Hong Lin diris,

"Pri la sama okazaĵo, ĉinaj raportistoj kaj okcidentaj raportistoj faras raportojn el respektivaj starpunktoj kaj konsideroj. El la monda publika opinio, ĉinaj raportistoj devas eligi sian voĉon kaj sendependan konsideron, ĉar ili reprezentas ne nur la ĉinan voĉon, sed ankaŭ la vidpunkton de evolulandoj. Se ĉinaj amaskomunikiloj fariĝos unu el la ĉefaj informfontoj de la internacia socio, tio favoros ne nur al la evoluo de ĉinaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ al la paco kaj stabileco de la mondo."

Enfokusiĝante al la ĉina socio kaj la monda ŝanĝiĝo, ĈRI kreadas novan vojon por disvolvi la internacian komunikadon, kaj okazigis seriojn da ampleksaj aktivadoj translandaj, kiuj pontas por ke aŭskultantoj konu Ĉinion kaj amikiĝu tra la mondo.

En 2006, laŭ la decido de ŝtatestroj ĉina kaj rusa, inter la du landoj viglis respektive aktivadoj "Jaro de Ĉinio en Rusio" (aŭ "Jaro de Rusio en Ĉinio"). ĈRI lanĉis la aktivadon "Amikeca Vojaĝo al Rusio" kaj faris ampleksan raportadon. Tiam sur la Ruĝa Placo de Moskvo oni bonvenigis dekojn da ĉinaj veturintaj raportistoj el kelkaj amaskomunikiloj. Sekvantjare, ankaŭ rusaj raportistoj el multaj amaskomunikiloj veturis al Ĉinio por la aktivado "Amikeca Vojaĝo al Ĉinio". Ili veturis tra ĉinaj 15 provincoj kaj urboj por fari intervjuojn, kaj akiris plenan sukceson.

Unu el la iniciatintoj de la aktivadoj, veterana redaktoro, raportistino de Ruslingva Redakcio de ĈRI Fan Bingbing diris, ke la kreiveco fontis de tre simpla ideo:

"Origine, nia ideo estis simpla, ni celas helpi al rusoj koni Ĉinion kaj inverse ĉinoj Rusion. Komence de la 90-aj jaroj pasintjarcente, kiam mi vizitis Rusion, oni demandis min, ĉu ĉinaj viroj ankoraŭ portas sian hararon en plektaĵoj? Tio surprizis min. Ili tute ne konis Ĉinion. Tial mi elpensis organizi longdistancan intervjuon ĉe lokoj por reciproki la komprenojn, ke la amaskomunikiloj de ambaŭ landoj interŝanĝu kaj interkonu."

Ne nur tio, post du jaroj, ĈRI lanĉis kaj okazigis premiadon "Ĉinoj Kantas Rusajn Kantojn". Ĉeestis al la premia ceremonio ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj rusa ĉefministro Putin. Tiu ĉi lasta per "tre ĝoja" esprimis sian humoron:

"Ekstreme imprese estas, ke mi vidis ĉinojn en malsamaj aĝoj, kreskintaj en malsamaj jaroj, tute interesiĝas pri la rusa kulturo. Ankaŭ la junuloj partoprenis en la konkurso. Tio estas tre ĝojiga."

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao opiniis, ke la kultura aktivado, kia "Ĉinoj Kantas la Rusajn Kantojn" povas vere komunikigi la popolojn de ambaŭ landoj, kaj estas bazo por disvolvadi la dulandajn rilatojn."

"Ambaŭ Ĉinio kaj Rusio estas grandaj landoj kun longtempa historio. La dulandaj rilatoj radikiĝis en la koron de la du popoloj. Tial mi dankas vin ke vi faras la interŝanĝojn pere de la lingvoj, de la muziko, de la kantoj."

Daŭras la amikecaj kantoj. En 2010, por celebri la 60-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio, ĈRI kune kun kelkaj amaskomunikiloj ĉinaj kaj vjetnamaj okazigis la Konkurson "Ni kune Prikantu la Amikecon". Dum la duonjara konkurso, pli ol 300 ĉinaj kaj vjetnamaj amatoroj partoprenis en la konkurso.

Tio estas ĉina kanto titolita Hodiaŭ-o estas Via Naskiĝtago, Mia Patrolando", prezentita de vjetnama kantistino Tran Thu Ha.

Lastajn jarojn multaj redakcioj de ĈRI invitis amaskomunikilojn de siaj lingve servataj landoj por kune okazigi aktivadojn. Tiuj aktivadoj ne nur akcelis la kompreniĝon kaj amikiĝon sed ankaŭ disvolvis la kulturajn interŝanĝojn. Vicredaktoro de ĈRI Yin Li donis varman laŭdon pri tio:

"ĈRI, kiel unu el la internaciaj amaskomunikiloj, havas la devon lanĉi la aktivadojn el la monda vidpunkto. Tiuj aktivadoj celas reciproki la kompreniĝojn, akceli la kulturajn interŝanĝojn kaj komuniki la amikecon. Nun ni vidas, ke tiuj celoj estas tute efektivigitaj."

Karaj amikoj, mi ripetu la demandojn deklaritajn en la komenco.

1. Kiom da regionaj raportisto-stabejoj estos establitaj de ĈRI?

2. En kiu jaro viglis la aktivado "Amikeca Vojaĝo al Rusio"?

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto