Vizitu Forumon

Mia unua impreso pri la vojaĝo –Nema el Korea Respubliko

(GMT+08:00) 2011-08-17 15:51:56

"Se temas pri la movado, Jes, Edukado kaj Jululoj estas la plej gravaj. La 2 temoj realiĝas en la formojn de ILEI kaj Junularo. " Tute konsentante kun la Ideo, mi flugis al Tianjin.

"Okazos la unua ILEI konferenco por ni azioj kaj per ni azianoj mem." Tio estis tre grava kaj signifoplena al mi, ĉar intertempe min regis la penso pri la mura malavantaĝo de ni aziaj Esperantistoj kaj rimedoj por solvi ĝin.

Ĉiam la unuaj paŝoj estas plej gravaj, ĉar lau la unuaj paŝoj decidiĝas direkto kaj fariĝas vojo por sekvaj paŝoj.

"Kio blokas nin? Kiel ni solvu la problemajn punktojn,kiuj stagnigas niajn paŝojn? Al kiuj partoj ni unue koncentriĝu? Nia morgaua figuro estas ankorau ennebula kiel hodiaua vetero.

Post la libera babilado kaj salutoj kun novaj kaj malnovaj amikoj, kaj post la vespermanĝo kun fremdaj sed bongustaj pladoj, Kun la Esperanto-amantoj mi direktiĝis al la halo de la interkona vespero.

Hodiaua vetero estis ŝvite varma kaj plie tre humida. Kaj nun en tropika nokto, Ho! kiel en tiu ĉi duon-subtera halo ŝvitiga! Ordinare svarmeco de Esperantistoj ĝojigas kaj pli feliĉigas, sed ĉi vespere regis min unue la zorgoj de ŝvito kaj ventumilo,kiun mia kolego jam deprenis de mi.

Tiu ĉambrego havis nek aerkondiĉilon, nek fenestreton. Tamen, Strange! Mia koro pli kaj pli eniĝis en la programerojn en tiel varmega ĉambrego. Ĉiu programo estis prezidita de junuloj! Studentoj,kiuj venis de kelkaj lokoj, kelkaj universitatoj.

Ili estas ŝajne ankorau komencantaj en Esperqntujo, sed Ili estis malsilentaj, tre ardaj kaj kuraĝoplenaj. Venigas antauulojn kaj prezidas grupan ludon, Laute kantas nian Esperon, unu junulo raportas sian vojaĝon tra tibeton. En babiladoj salte melodias fluto, Subite amatora dancistino glitas. Sekvis kantoj de alilandaj partoprenantoj. Ne plu problemis ŝvitado en tiel varmegaj koroj. Ankau mi kantis unu kanton junulan tro laute pro la eksplodema humoro, ignorante, ke la alttona kanto krevigas mian voĉon.

Mi, kun la novaj konatiĝantoj estas iom silentema kaj ne babilema. Sed ĉi vespere io ekscitis min kaj ardigas koron. Kio ĝi estis? Tro da ŝvitado? Kio ebriigis ? (Tie neniom da gutoj de drinkaĵo estis). Ĉu pleniĝanta lumo? Mi konfesas, ke la ardaj kaj kuraĝaj koroj de junuloj faras ĉion ardaj. Mi devas konfesi la forton de la junuloj mem. Ili mem fortas. Ili mem havas forton sufiĉan fari novan epokon.

En la antautago de nia kunveno, mi zorgis estontajn tagojn de nia movado. Sed Junuloj en la priedukada kunveno kun ardaj koroj sennebuligas. Juluoj plus edukado faras nian futuron esperplenan kaj fruktoabundan. Tio estis mia unua impreso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto