Vizitu Forumon

Ĉina ambasadoro ĉeestis al ceremonio de 70-jariĝo de ĈRI en Nepalo

(GMT+08:00) 2011-11-22 17:42:03

La 21-an de novembro la Konfucea Kurso de Ĉina Radio Internacia okazigis kunsidon de aŭskultantoj kaj ceremonion de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la radio. Al la eventoj ĉeestis ĉina ambasadoro en Nepalo Yang Houlan kaj nepala vicĉefministro Shrestha.

En sia parolado Sinjoro Yang varme landis Ĉinan Radion Internacian por ĝiaj brilaj atingoj en la pasintaj 70 jaroj kaj la grava kontribuo de ĝia nepallingva disaŭdigo al la amikeco inter la ĉina kaj nepala popoloj en la pasintaj pli ol 20 jaroj. Li diris, ke nun pli kaj pli multe da nepalanoj ŝatas lerni la kulturon kaj lingvon de Ĉinio; Konfucea Instituto kaj Konfucea Kurso de ĈRI tre plaĉas al nepalanoj; kaj la nombro de nepalaj studentoj en Ĉinio senĉese pliiĝas.

Shrestha diris, ke en 1975 Ĉina Radio Internacia komencis la nepallingvan disaŭdigon, kaj en la pasintaj jaroj la disaŭdigo konkeris la koron de multaj aŭskultantoj pro ĝiaj interesaj programeroj kaj faris tre grandan kontribuon por akceli kulturajn, lingvistikajn kaj sociajn interŝanĝojn de la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto