Vizitu Forumon

Wu Zezhou

(GMT+08:00) 2011-12-01 20:23:31

Fizikisto. En 30 jaroj li sin okupis je instruado kaj scienca esplorado en universitatoj en- kaj ekster-landaj kaj la ĉina Akademio de Sciencoj, kaj hazarde kaj interesate eniris en la kampon de la internacia kultura interfluo. Li estas la unua ĉino, kiu prezentis ĉinajn muzikaĵojn en la Viena Ora Halo: Okaze de la Printempa Festo de 1998, Wu Zezhou kaj lia filo aranĝis la eksterordinaran Koncerton de Ĉina Nacia Muziko en la Viena Ora Halo senprecedencan en la 129-jara historio de la Ora Halo.

En 1991, Wu Zezhou kreis la markon "Wu Propagando", celante akceli interkomprenon kaj amikecon inter Ĉinio kaj aliaj landoj pere de organizado de aktivadoj pri la internacia kultura interfluo, samtempe disvastigi ĉinajn kulturon kaj arton tra la tuta mondo. "Wu Propagando" ĉiujare organizas pli ol 300 prezentadojn kaj aktivadojn en- kaj ekster-lande, kaj jam faris kunlaborojn kun artistoj el Ĉinio, Aŭstrio, Germanio, Francio, Usono, Svisio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando, Hispanio, Danlando, Svedio, Italio, Israelo, Egiptio, Britio kaj aliaj landoj en la kampoj de simfonio, nacia muziko, moderna muziko, baleto, moderna danco, opero, akrobat-arto ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto