Vizitu Forumon

ĈRI 70-jariĝas

(GMT+08:00) 2011-12-03 17:48:05

La 3-an de decembro en Pekinio inaŭguriĝis memorkunveno okaze de la 70-jariĝo de Ĉina Radio Internacia.

Post 70-jara evoluado Ĉina Radio Internacia, nun per sesdek unu lingvoj kaj kvin komunikiloj, nome brodkasto, televido, ĵurnalo, reto kaj poŝtelefono, diskonigas al la mondo informojn kaj kulturon de Ĉinio. Ĝi estas internacia komunika establo uzanta plej multajn lingvojn en la mondo.

Li Changchun, la konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la ĉina Komunista Partio, adresis gratulan mesaĝon al Ĉina Radio Internacia okaze de ĝia 70-jariĝo. Kaj Liu Yunshan, ministro de la Propaganda Departemento sub la Centra Komitato de la ĉina Komunista Partio, respondeca pri propagandaj aferoj, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Li diris, ke kiel ĉefa forto de disaŭdigado al la ekstera mondo, Ĉina Radio Internacia prenas sur sin la mision amplekse diskonigi al la tuta mondo la staton de Ĉinio, precipe rilate al la ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la popola vivo, bilde prezenti profundan enhavon kaj apartan ĉarmon de la ĉina kulturo, ĉiam pli konigi al la internacia komunumo la fundamentan ŝtat-ataton kaj evoluan vojon de Ĉinio, kaj ponti komunikiĝon kaj kompreniĝon inter la ĉina popolo kaj la popoloj de diversaj landoj. Ankaŭ Wang Gengnian, direktoro de Ĉina Radio Internacia, faris paroladon en la celebra kunveno.

Kaj iuj eksterlandaj gvidantoj esprimis gratulon al la 70-jariĝo de Ĉina Radio Internacia.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto