Komenco, mi estas sur la vojo
(GMT+08:00) 2011-12-07 15:18:33
Mia vojaĝo al Ĉinio komenciĝis la 30-an de novembro frumatene. Unue mi forflugis de Bratislava al Parizo – kie mi atendis preskaŭ 12 horojn la vesperan flugon rekte al Pekino. (La atendado-tempon eblis bone pasigi ankaŭ en la flughaveno mem .- laborante per komputilo, spektante filmojn, legante, iom retumante (estas nur 15 min. da libera sendrata retkonekto tie! Poste mi devis unu kroman horon aĉeti kontrau 4,50 EUR).