Vizitu Forumon

Renkontiĝu kun ĉarma Shanshan

(GMT+08:00) 2011-12-07 15:19:14

Terminalo T3 de Pekina Flughaveno 

La flugo pasis senprobleme – mi dormis preskaŭ tutan vojon.

Tagmeze laŭ la pekina tempo (12:40) ni alvenis al la pekina flughaveno – verŝajne plej granda en la mondo (aŭ almenaŭ plej granda kiun mi iam ajn vidis). Ekz. La ĉefa terminalo – T3 havas pli ol miliono! Da kvadrataj metroj. (Kaj estas tri terminaloj entute en la flughaveno.) Tie en ĉefa halo jam atendis min mia akompanonto el la Esperanto-redakcio de la Ĉina Radio Internacia – ĉarma Shanshan (Ŝanŝan), kun kiu mi unuafoje konatiĝis dum la UK en Jokohamo, Japanio. Do nun ni revidis nin post 4 jaroj (intertempe ni nur rete korespondis kaj telefonis kelkfoje). Ŝi ankaŭ zorgos pri mi dum mia tuta ĉeesto en Ĉinio kaj la vojaĝoj ĉi tie.

Shanshan kaj mi kune fotis ekster la Imperiestra Palaco

En Pekino estas malvarma vetero, preskaŭ sama kiel tiu en Slovakio. Per buseto ni veturis al la hotelo (kune kun ankoraŭ aliaj 2 partoprenantoj de tiu ĉi konkurso kaj vojaĝo el aliaj landoj kaj lingvaj redakcioj). La hotelo estis tre luksa, kun bona ekipo kaj retkonekto rekte en la ĉambro (kion mi bezonas verŝajne plej multe, ĉar mi tamen tre ofte bezonas komuniki kun aliaj E-istoj kaj pri la laboroj, kiuj "restis hejme" :).

Sekve mi iris al proksima banko ŝanĝi miajn unuajn juanojn (Yuan) kaj ni iris al komuna vespermanĝo – kiu estis tre riĉa kaj bongusta. Ni konatiĝis ankaŭ kun aliaj gajnintoj kaj vizitantoj – kiuj vojaĝos kun ni kaj kun nia ĉefa gvidantino de la radio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto